Saltu al enhavo

Ann Cleeves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ann Cleeves
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1954 (1954-10-24) (69-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj brita anglaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater The Park Community School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco kaj detektiva literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Raven Black vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ann CLEEVES OBE (naskita la 24-an de oktobro  1954 en Herefordshire, Okcidentaj Mezlandoj, Anglio) estas populara krimverkisto kies romanoj estis tradukitaj en pli ol 20 lingvojn. Aldone al Britio, ŝi iĝis precipe fama en Skandinavio kaj Germanio.

Ŝi verkado estas plejparte konata pro ŝiaj serioj de romanoj pri Vera Stanhope, Jimmy Perez, kaj Matthew Venn, respektive, kiuj ĉiuj fariĝis malsamaj televidserioj (The Case for Vera (2011), Ŝetlandaj Insuloj (2013), kaj Komisaro Venn, "Long Conversation" (2021), respektive).

En 2006, ŝi gajnis la Golden Dagger-premion por sia romano Black Raven [1], kaj en 2017 ŝi ricevis la CWA Diamond Dagger por ŝia verkado [2].

Cleeves kreskis en kampara Okcidenta Anglio, en Herefordshire kaj Norda Devon. Ŝia patro estis bazlerneja instruisto. Forlasinte sian universitatan edukon, ŝi provizore okupis diversajn postenojn kiel infanzorga instruisto, estro de virina ŝirmejo, helpanto en la marbordogardistaro kaj kuiristino ĉe birda observatorio. Cleeves tiam daŭrigis sian universitatan trejnadon por iĝi provoficiro.

En siaj fruaj dudekaj jaroj, Cleeves laboris dum du jaroj kiel kuiristino ĉe la birdobservatorio sur Fair Isle, en la Ŝetlandaj Insuloj de Skotlando. Tie ŝi renkontis sian estontan edzon Tim, ornitologon. Baldaŭ post ilia geedziĝo, li estis nomumita estro de la Hilbre Island naturrezervejo, en la nordokcidenta limregiono inter Anglio kaj Kimrio. La unua serio de romanoj de Cleeves pri la natursciencisto George Palmer-Jones, kiu ne estis publikigita en la germana, estis skribita ĉi tie.

Ann Cleeves loĝas en Okcidenta Jorkŝiro ; ŝia edzo Tim mortis en 2017; ŝi havas du filinojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Ann Cleeves interview for Shetland (2013-03-19). Alirita 2016-05-24.
  2. Eyre, Charlotte (January 24, 2017). "Ann Cleeves to receive CWA Diamond Dagger". The Bookseller. Retrieved February 6, 2022.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]