Gábor Dayka
Etoso
Gábor Dayka | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1769 en Miskolc | |
Morto | 20-an de oktobro 1796 (27-jaraĝa) en Uĵhorodo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | Uĵhorodo vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gábor DAYKA [dajka], hungare Dayka Gábor estis hungara poeto.
Gábor Dayka naskiĝis la 21-an de marto 1769 en Miskolc. Li mortis la 20-an de oktobro 1796 en Ungvár, kiu nun estas Uĵhorod, Ukrainio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li frekventis lernejojn en Miskolc, Eger kaj Pest (urbo), kie li lernis ankaŭ lingvojn latina, greka, germana, itala, franca, slovaka, angla kaj hebrea. Dum tradukado de Ovido li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy. Pro poemo li havis konflikton kun la eklezio, tial li devis forlasi la estontan pastran postenon kaj li komencis instrui en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Baldaŭe li edziĝis. Pro tuberkulozo li frue mortis. Li estis framasono.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Újhelyi D. G. versei (Poemoj de Ujhely-a D. G.), 1813
- D. versei (Poemoj de D.), poemoj, 1833
- D. G. költeményei (Poemoj de D. G.), 1878
- D. G. költeményei (Poemoj de D. G.), 1880
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio