Ĥark
Ĥark | ||
---|---|---|
![]() | ||
insulo [+] | ||
Akvejo | Persa golfo | |
Koordinatoj | 29° 15′ N, 50° 19′ O (mapo)29.24550.31Koordinatoj: 29° 15′ N, 50° 19′ O (mapo) | |
Ĉefa loko | Ĥark | |
Plej alta punkto | Kūh-e Dīdeh Bānī | |
- alteco | 70 m | |
Longo | 8 km (5 mi) | |
Larĝo | 4,5 km (3 mi) | |
Akvokolektejo | 22,59 km² (2 259 ha) [+] | |
Areo | 22,59 km² (2 259 ha) [+] | |
Loĝantaro | 10 000 [+] | |
Horzono | UTC+03:30 [+] | |
![]() |
||
Ĥark | ||
![]() |
||
![](http://178.128.105.246/content-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Khalk.jpg/220px-Khalk.jpg)
Ĥark, Ĥarg (perse خارک) estas loĝata insulo en la Persa golfo kaj apartenas al Irano. Ĝi situas ĉirkaŭ 25 km antaŭ la bordo la kontinento ĉe Provinco Buŝehr, longas ĉirkaŭ 6 km. larĝas 4 km. Tie loĝas laboristoj, ĉirkaŭ 10.000. La insulo situas ĉirkaŭ 55 km okcidente antaŭ Buŝer kaj 35 km sude de Ganaveh.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur la insulo setlis unuafoje nestorianoj. Ĝin okupis en 1756 Nederlando per du ŝipoj kaj 50 soldatoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La insulo situas en proksimo de multaj naftokampoj kaj estas strategie grava. Ĝi havas naftoterminalon kaj flughavenon. ��e la naftoterminalo, povas alligiĝi cisternaj ŝipoj je kvar flankoj. En la sepdekaj jaroj, Ĥark estis la plej moderna naftoterminalo de la mondo. La insulo disponas pri dolĉakvo-produkta instalaĵo kaj pri agrikulturaj forcejoj, kreskejo opor prizorgo de la loĝantoj.
En Iraka-Irana milito, de 1982 ĝis 1986, la instalaĵojn grave damaĝis irakaj aerbombardadoj.
En 2009, Irano eksportis 950 milionojn da bareloj de mnafto tra la suda naftoterminalo de Ĥark.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aerfotoj pri Ĥark Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine