Saltu al enhavo

Angoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Angoroj
Angoroj, filmado
Angoroj, filmado
filmo
Originala titolo Angoroj
Produktadlando Francio
Originala lingvo Esperanto
Kina aperdato 1964
Daŭro 1h00
Ĝenro Kriminala filmo
Reĝisoro(j) Jacques-Louis Mahé
Produktisto(j) Jacques-Louis Mahé
Scenaro Jacques-Louis Mahé
Laŭ la verko de Jacques-Louis Mahé
Filmita en Francio (Saint-Ouen)
Muziko de René Texier
Ĉefrolantoj Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Ravšelj-Flego
Produktinta firmao Jacques-Louis Mahé
IMDb
vdr
Mahé en kameo de la filmo
La verkisto Raymond Schwartz preta por sia rolo kiel komisaro

Angoroj estas la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto.

Jacques-Louis Mahé, konata el la amikaro de Raymond Schwartz sub la pseŭdonimo Lorjak, jam antaŭ la Dua Mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon tamen mutan: Antaŭen!

Komence de la 1960-aj Mahé, profesie foto- kaj kinofakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la zamenhofa lingvo. Laŭ scenaro de Mahé mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Ravšelj-Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj.

En la filmo ludis ankaŭ Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mahé, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimiĝo, li detruis ĉiujn ekzemplerojn: restis nur du (aĉetitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Brita Esperanto-Asocio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.

La intrigo

[redakti | redakti fonton]

En la pulbazaro de Saint-Ouen, eksterleĝulo nomita Karleto invitas riĉan burĝon en sian hejmon, kie li montros aŭtografojn por vendi. Temas pri embusko. La riĉa burĝo estas murdita de kunkrimulo nomita Henriko. La du krimuloj malfermas la monpaperujon de la murdito. Ili miras pri lia nomo, Raoul de Poissac, kaj pri la fakto ke li estas beletristo kaj akademiano. Ili senreviĝas pro la malgranda sumo, 500 frankoj, kaj kverelas pri ĝi.

La kunulino de Karleto, nomita Irena, malkovras en la monpaperujo 35-jaran foton kie videblas bela virino nomita Pauleta, amatino de Raoul. Ŝi malkovras ankaŭ leterojn, kie legeblas ke, antaŭ 35 jaroj, Pauleta forlasis Raoul, malgraŭ liaj minacoj, por vivi kun alia viro. Plu traserĉante la papermonujon, Karleto trovas koverton kun la teksto « se mi subite mortas, bonvolu posti tiun leteron ». La koverto estas por Pauleta. En la ena letero, Raoul memorigas Pauleta ke ŝi kruele suferigis lin, sed li pardonis al ŝi. Ĉar li ne povas heredigi al ŝi per testamento, li lasis por ŝi konkretan memoraĵon, sciate de neniu, en kofro. La kofro kuŝas en la kelo de la domo, kie ili kunloĝis kaj li nun vivas, 8 strato Jossinet.

La tri banditoj esperas trovi en la kofro oron, juvelojn aŭ monbiletojn. Ili decidas rendevui la postmorgaŭon apud la indikita adreso. Tiam Karleto kaj Irena ne vidas Henriko, ĉar li antaŭvenis. La malhela kaj malkvietiga etoso de la kelo angorigas Irena, kiu sentas ke danĝero minacas ilin. Karleto ne timas, lia nura celo estas preni la trezoron. Malkovrinte la kadavron de Henriko, mistere mortpafitan per pistolo en la ventron, Karleto iĝas singarda. Li prenas sian pistolon. Karleto levas la kovrilon de la kofro. Pafo aŭdiĝas, li falas, ankaŭ trafita. La kofro estis kaptilo. Irena freneziĝas kaj fuĝas el la domo kurante kaj kriante.

Raoul volis venĝi sin pro la forlaso de Pauleta murdante ŝin, sed lia venĝo mortigis liajn proprajn murdistojn.

Personaro

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]