Barakpur
Barakpur | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 700120 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 152 783 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 14 400 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 46′ N, 88° 23′ O (mapo)22.764162388.3776088Koordinatoj: 22° 46′ N, 88° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 10,61 km² (1 061 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barrackpore [+] | |||
Barakpur bengale: বারাকপুর, konata ankaŭ Barakpore estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 Barakpur havis 152 783 loĝantojn, kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Barakpur situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de rivero en averaĝa alteco 15 m super la marnivelo. Kontraŭe Serampore etendiĝas. Evidente ĉiuj urboj de Urbaro de Kolkato estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam dum dominado de Mogola Imperio estis tie (tiam nomita Barbakpur) laŭrivera loĝloko. La britoj konstruis plurajn domojn ekde 1689, la kazerno en 1772. La urbeto estis armea kaj administra centroj de la britoj. Du ribeloj kontraŭ brita aŭtoritato okazis en 1824 kaj 1857.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La oficialaj lingvoj en Barakpur estas la bengala kaj la hindia lingvoj, al kiuj aldoniĝas la angla.
Religio
[redakti | redakti fonton]En Barakpur vivas plejparte hinduoj. La urbego estas ankaŭ kristana diocezo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]Barakpur havas 62 bazlernejojn, plurajn mezlernejojn kaj altlernejojn, eĉ universitaton.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Barakpur estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Barakpur havas bonan trafikon voje kaj fervoje. La unua trajno alvenis en 1862. Pramo funkcias al la kontraŭa Serampore. La flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias proksime, loke estas armea flughaveno.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj, aparte menciindas katedralo Sankta Bartolomeo
- muzeo pri Mohandas Karamchand Gandhi
- bestoĝardeno, la unua en Azio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- Brita Enciklopedio
-
Universitato
-
Katedralo