Saltu al enhavo

Burkino (vesto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino vestata de burkino.

Burkino (= BURko + biKINO) estas banvesto speciale fasonita por islamaninoj. Ĝi lasas senkovrita nur la vizaĝon, la manojn kaj la piedojn.

Ĝia fasonado intencas respekti islamajn tradiciojn; tiel islamaninoj povas naĝi en naĝejoj konforme al siaj interpretoj de korano. Tia akceptemo estas diskutata. Ĝi ankaŭ povas esti uzata por protekto kontraŭ la suno.

Kiel notis la instruisto de Dress Studies and Fashion Design (Studoj kaj modofasonado pri kostumoj), Heather Marie Akou, la argumentoj pri la burkino (kaj aliaj formoj de virina vesto) ne estas nur vesto, sed ankaŭ rilatas al la simbolismo, la supozoj kaj la politikaj implicaĵoj projektitaj sur ĝi. Diskutoj pri feminismo, enmigrado kaj sekularismo prezentas vaste malsamajn vidpunktojn pri la burkino kaj aliaj pudoraj bankostumoj. La burkino povas esti vidita kiel persona elekto, indikilo de virina subjugado, kapabligilo de pliiĝinta fizika libereco de virinoj aŭ religia simbolo kaj fundamentisma religia simbolo, kiu defias la sekularan ŝtaton.

Polemikoj

[redakti | redakti fonton]

Okazas, ke en pluraj landoj burkino estas foje malpermesita.

La dekreto de la Valona registaro, la 13an de junio 2013 pri publikaj naĝejoj, deklaras ke "dum publikaj malfermaj horoj, naĝantoj portas bankostumojn en naĝejoj, ekskluzive rezervitajn por tiu uzo, kongrua kun higieno"[1]..

La burkino ne maskas la vizaĝon, do ĝi ne malpermesatas laŭ la franca leĝo kontraŭ la integrala vualo (nikabo) ekvalidigita de post 2011.

Publikaj naĝejoj en Francujo havas internajn regulojn, kiuj postulas la uzadon de naĝkostumoj, kaj kiuj malpermesas naĝi kun vestoj (ĝenerale sportaj), kiuj povas esti uzataj ekster la naĝejoj, kaj ĉi tio aplikas higienajn regulojn malpermesantajn bani sin kun vestoj, kiuj estis uzataj por aliaj agadoj kiel ekzemple ŝortojbermudaj pantalonetoj. Krome, burkino ĝenerale ne estas permesata en francaj publikaj naĝejoj, ĉar ĝi estas konsiderita ekscesreligia signo[2]..

Iuj starigis paralelojn inter la burkino-malpermeso kaj la franca socia malakcepto de la katolika sutano post la franca leĝo de 1905 pri la leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton[3].

Aliro al la naĝejo de pluraj hoteloj de la maroka marbordo en El Jadida malpermesas burkinon. (Citaĵo el la reto)[4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligilioj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]