Saltu al enhavo

Frank Herbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Herbert
Persona informo
Frank Herbert
Naskonomo Frank Patrick Herbert
Naskiĝo 8-an de oktobro 1920 (1920-10-08)
en Tacoma
Morto 11-an de februaro 1986 (1986-02-11) (65-jaraĝa)
en Madison, Viskonsino,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pankreata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Zeno vd
Lingvoj usona anglaangla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio
North Salem High School (en) Traduki
Lincoln High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Frank Herbert
Familio
Edz(in)o Flora Lillian Parkinson (en) Traduki
Theresa Diane Shackelford (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Brian Herbert (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
sciencfikcia verkisto
fotisto
romanisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Sciencfikcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1945–1986 vd
Verkado
Verkoj originala romanserio Duno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank Patrick Herbert (8-a de oktobro 192011-a de februaro 1986) estis kritike laŭda kaj komerce sukcesa sciencfikcia verkisto. Li estas plej konata pro la romano Dune, kaj la kvin aliaj romanoj de la serio Dune. La sagao Dune traktas temojn kiel homa trovivo kaj evoluo, ekologio, kaj la intersekcio de religio, politiko, kaj povumo. Ĝi estas vaste konsiderata kiel unu el la klasikaĵoj de sciencfikcio.

Centraj ideoj kaj temoj

[redakti | redakti fonton]

En siaj sciencfikcioromanoj, Herbert esploris kompleksajn temojn ligitajn al filozofio, religio, psikologio, politiko kaj ekologio, kiuj siavice inspiris multajn el liaj legantoj iĝi interesitaj pri tiuj kampoj. La mova forto en la verkado de Herbert estis lia fascino kun la demando de homa supervivo kaj evoluado. Herbert altiris fanatikan admirantaron, kaj multaj el ĉi tiuj adorantoj provis legi ĉion, kion li verkis, ĉu ĝi estis sciencfikcio aŭ ne, kaj foje Herbert eĉ estas konsiderita guruo. Fakte, la sindonemo de liaj fanoj estis foje tiel devota ke li estis akuzita de provi krei kulton.

Ekzistas pluraj centraj temoj en la verkado de Herbert:

  • Suspektemo de gvidado. Aparte, li traktis la tendencon de homoj blinde obei karismajn gvidantojn. Li multe traktis la difektojn same kiel la potencialon de registaro kaj burokratio.
  • Ŝajne, Herbert estis la unua el la sciencfikciaj verkistoj se temas pri popularigi ideojn pri ekologio kaj sistema pensado. Li emfazis, ke homoj devas pensi kaj sisteme kaj longtempe.
  • La rilato inter religio, politiko kaj potenco.
  • Homa supervivo kaj evoluo : Herbert priskribas la Drares, la Sardaukar kaj la Dosadi, kiuj estis formitaj de siaj teruraj vivkondiĉoj en superspeciojn.
  • La eblecoj kaj potencialo enecaj en homoj: Herbert alportis supren la konceptojn de la Mentat, Benot Geshrit kaj Talleyasu kiel malsamaj vizioj de la spektro de homaj eblecoj.
  • La naturo de prudento kaj frenezo. Herbert estis interesita pri la verkado de Thomas Szasz kaj kontraŭ-psikiatrio.
  • La eblaj rezultoj kaj konsekvencoj kiel rezulto de drogoj kiuj ŝanĝas konscion, kiel la miksaĵo en la sagao "Dune".
  • Kiel lingvo formas penson. Pli specife, Herbert estis influita de la verkaĵo de Alfred Korzybski, Ĝenerala Semantiko.
  • Socibiologio - kiel la instinktoj subkonscie influas nian konduton kaj nian socion.
  • Lernado, instruado kaj pensado.

Tamen notindas ke Herbert sisteme evitis doni solidajn respondojn al multaj el la demandoj kiujn li esploris.

Rilataj temoj

[redakti | redakti fonton]