Saltu al enhavo

Jar (Tjumena distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jar
(Яр)
vilaĝo
vilaĝoadministra dividaĵo de Rusio
Oficiala nomo: Яр
Deveno de nomo: Alta, ne inundata bordo
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
kampara municipo Jembajeva kampara municipo
Ŝoseo R-404
Rivero Turo
Situo Jar
 - koordinatoj 57° 10′ 02″ N 65° 42′ 23″ O / 57.16722 °N, 65.70639 °O / 57.16722; 65.70639 (mapo)
Loĝantaro  (2010)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625541
ОКТМО 71644420111
OKATO 71244820003
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Jar (Tjumena distrikto) (Rusio)
Jar (Tjumena distrikto) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Jar (Tjumena distrikto) (Tjumena provinco)
Jar (Tjumena distrikto) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Jar (ruse Яр, antaŭe vilaĝo Jarovskaja) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Jembajeva kampara municipo (ruse Ембаевское сельское поселение).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jar situas ĉe la orienta parto de Tjumeno, inter rivero Turo sude kaj la Tobolska landvojo norde, limante okcidente kun Tjumeno kaj oriente kun ĝarden-vilaĝetoj Istoĉnik kaj Istoĉnik-2.

Ĉirkaŭ Jar
Doroĵnij Tobolska landvojo
Jar SNT Istoĉnik
Lesobaza Turo SNT Istoĉnik-2

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
2002[1] 2010[2] - - - - - - -
1 718 1 809 - - - - - - -

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 81 kortoj, en kiuj loĝis 263 viroj kaj 266 inoj. Vilaĝanoj kultivis 350 desjatinojn (382 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 202 ĉevalojn, 200 bovinojn, 200 ŝafojn, 15 kaprojn kaj 30 porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, vendado de ĵuskaptita kaj salita fiŝaĵo, faris jufton kaj bastomatojn, vendadis fojnon[4].

En 1949–1953 rande de la vilaĝo geologoj boris puton N 3, serĉante nafton, sed je profundeco 2 509 m trovis kloridnatrian jodobroman mineralakvon[5]. La Sverdlovska Scienc-Esplora Instituto de Kuraclokiologio kaj Fizikoterapio (ruse Свердловский НИИ курортологии и физиотерапии) konkludis ke loka mineralakvo laŭ siaj kuracaj ecoj similas al tiu en Turinsko, Talico kaj Tavdo, do permesis ĝian uzadon en banoterapio kaj trinkadon. La elfluanta akvo havas temperaturon 39–46 °C, tage elfluis po 2 900 m3. En 1953 la puto estis transdonita al medicina fako kaj en apud ĝi estis kreita termofonta kuracloko "Jar", la plej malnova en Tjumena provinco. En 1975 estis konstruita termofonta kuracejo je 20 litoj kaj transdonita al la Tjumena Distrikta Hospitalo. Meze de la 1980-aj jaroj la kuracejo estis fermita, sed la termofonto plu funkciis ĝis 2006. La 25-an de decembro 2013 ĝi ekfunkciis denove — kun nova naĝejo, fontanoj, duŝejoj kaj vestejoj. Ekde la 1-a de marto 2018 ĝi nomiĝas termofonta ripozejo Istoĉnik Tjumenskij (Fonto Tjumena), enhavas du termofontajn banejojn, hotelon kaj kafejon[6].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Коряков Ю. Б. (2016) Этно-языковой состав населённых пунктов России (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-11-17.
  2. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-05-17. Alirita 2014-05-10.
  3. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67. 
  4. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61. 
  5. Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 26. ISBN =.
  6. О компании (ruse). Источник Тюменский. Arkivita el la originalo je 2024-08-02. Alirita 2024-08-02.