Paweł Huelle
Paweł Huelle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paweł Marek Huelle | |||||
Naskiĝo | 10-an de septembro 1957 en Gdańsk | ||||
Morto | 27-an de novembro 2023 (66-jaraĝa) en Gdańsk | ||||
Tombo | centra tombejo de Gdansko/Dancigo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Gdansko vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ida Łotocka-Huelle (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo ĵurnalisto verkisto literaturkritikisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo, literatura kritiko kaj radioprogramo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Who was David Weiser? vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paweł Marek HUELLE (la 10an de septembro 1957, en Gdansko – la 27an de novembro 2023, samloke [1]) estis pola ĵurnalisto, scenaristo kaj proza verkisto [2].
Li estis fakulo, krom literaturo, pri psikologio, filozofio kaj la historio de Pollando. Kiel verkisto, li estas plej konata pro lia debuta romano Weiser Dawidek (Kiu estis Weiser Dawidek?), kun kiu li debutis en 1987, el kiu lia samlandana reĝisoro Wojciech Marczewski faris filmon titolitan Weiser en 2000.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Huelle studis filologion kaj literaturon ĉe la Universitato de Gdansko. En aŭgusto 1980, dum amasaj strikoj, li iĝis unu el la iniciatintoj de la kreado de la Sendependa Unio de Studentoj. Li laboris en la gazetara servo de Solidareco, kaj post la enkonduko de militjuro li publikigis en samizdato. Poste li studis ĵurnalismon, instruis filozofion en la Medicina Akademio de Gdansko, kaj en 1994-1999 gvidis Polan Televidon en Gdansko.
Huelle tuj faris nomon por si kiel verkisto kun sia debuta romano, Weiser Dawidek. La libro estis aklamita de polaj kritikistoj kiel ĉefverko kaj unu el la plej grava verkoj de la 1980-aj jaroj. Ĝi estis tradukita en multajn lingvojn kaj farita en filmon de Wojciech Marczewski en 2000.
Literatura kunteksto
[redakti | redakti fonton]Simile al Günter Grass kaj lia Gdansk-kolego Stefan Chwin, liaj rakontoj rondiras ĉefe ĉirkaŭ la urbo de Gdansko, ĝia historio kaj ĝiaj loĝantoj. Li sukcesis krei kontinuecon inter germana historio kaj la pola historio de Gdansko, sen iu politika malamikeco. En 2005, kune kun Cezary Harasimowicz kaj Klaus Richter, li skribis la filmon por Profecies of Doom - Time for Reconciliation de Robert Gliński, la filmadaptigo de la samnoma romano de Günter Grass.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Weiser Dawidek (1987) ("Kiu estis David Weiser?")
- Opowiadania na czas przeprowadzki (1991) ("transloĝiginta hejmo kaj aliaj rakontoj")
- Wiersze (1994)
- Pierwsza miłość i inne opowiadania (1996) ("La unua amo kaj aliaj rakontoj")
- Mercedes-Benz. Z listów do Hrabala. (2001)
- Hans Castorp w Sopocie. Zaginiony rozdział z 'Czarodziejskiej Góry' (2002)
- Byłem samotny i szczęśliwy (2002) ("mi estis soleca kaj feliĉa")
- Castorp (2004), surbaze de la romano La magia monto de Thomas Mann)
- Ostatnia Wieczerza (2007) ("La Lasta Vespermanĝo")
- Opowieści chłodnego morza (2008)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Beata Zatońska (27 November 2023) Paweł Huelle nie żyje. Autor "Weisera Dawidka" miał 66 lat (pole). Alirita 27 November 2023.
- ↑ Paweł Huelle nie żyje. Pisarz miał 66 lat
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paweł Huelle ĉe Culture.pl