Saltu al enhavo

Ponta Delgada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponta Delgada
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9504
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68 809  (2011) [+]
Loĝdenso 295 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 44′ N, 25° 40′ U (mapo)37.74-25.67Koordinatoj: 37° 44′ N, 25° 40′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 232,99 km² (23 299 ha) [+]
Ponta Delgada (Acoroj)
Ponta Delgada (Acoroj)
DEC
Situo de Ponta Delgada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ponta Delgada (Azores) [+]
vdr

Ponta Delgada (portugallingva prononco: [ˈpõtɐ ˌðɛɫˈɣaðɐ]) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Regiono Acoroj, Portugalio, kun ĉirkaŭ 68 809 loĝantoj (2011), nome en la Insulo Sanmigelo. Ĝi kunhavas ĉefurbecon kun Horta kaj Angra do Heroísmo. La municipo estas subdividitaj en 24 freguesias, nome Ajuda da Bretanha, Arrifes, Candelária, Capelas, Covoada, Fajã de Baixo, Fajã de Cima, Fenais da Luz, Feteiras, Ginetes, Livramento, Mosteiros, Pilar da Bretanha, Relva, Remédios, Santa Bárbara, Santa Clara, Santo António, São José, São Pedro, São Roque, São Sebastião iam Matriz, São Vicente Ferreira kaj Sete Cidades.

Portas da Cidade (Pordegoj de la Urbo).
Fuorto de Sankta Blazo.

Ĉirkaŭ 1450, Pero de Teive fondis malgrandan vilaĝon de fiŝkaptistoj kiu kreskiĝis al Sankta Klara, iĝante grava centro. Aperis konfliktoj inter nobeloj kaj lokanoj kaj tiukadre delegitaro de lokano iris al kontinento negocadi kun la reĝo, kaj tial en Abrantes, la reĝo Manuelo la 1-a havigis en la 29an de Majo 1507 loĝrajtigilon al Ponta Delgada. Krome la loko ricevis la kategorion de urbo dum la regado de Johano la 3-a, per dekreto de la 2a de Aprilo 1546, post la unua ĉefurbo de la insulo (Vila Franca do Campo) estis detruita de la tertremo de 1522.

La marbatalo de Ponta Delgada aŭ batalo de Sankta Mikaelo okazis la 26an de julio 1582, ĉe la marbordo, kadre de sukcedkrizo de la portugala monarkio en 1580. Korsara angla-franca ŝiparo navigis kontraŭ Hispanio per grava ekspedicio.

Dum la 19-a jarcento, la municipo ĝuis progreson de sia ekonomio, kanaligon de eksportado de citrusoj al Britio, la kreskon de la entreprenoj de eksterlanda posedo en la historia centro kaj de judaj komercistoj, multaj el ili post 1818.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Booth, B.; Croasdale, R.; Walker, G. (1978), A quantitative study of five thousand years of volcanism on S. Miguel, Azores, Philosophical Transactions of the Royal Society, pp. 271–319
  • Fructuoso, G. (1966) [1873], Saudades da Terra (in Portuguese), vol. 6, Ponta Delgada (Azores), Portugal: Instituto Cultural de Ponta Delgada
  • Queiroz, G. (1997), A Vulcão das Sete Cidades (S. Miguel, Açores): História eruptiva e avaliação do Hazard. Tese de doutoramento no ramo de Geologia, especialidade de Vulcanologia (in Portuguese), Universidade dos Açores/Departamento Geociências, p. 226
  • Queiroz, G.; Pacheco, J.M.; Gaspar, J.L.; Aspinall, W.; Guest, J.E.; Ferreira, T. (1978), The last 5000 years of activity at Sete Cidades volcano (S. Miguel Island, Azores): implications for hazard assessment, The Journal of Vulcanology and Geothermal Research, pp. 562–573
  • Cordeiro, António (1866), Historia Insulana das Ilhas a Portugal Sugeitas no Oceano Occidental (in Portuguese), vol. 1, Lisbon, Portugal: Typ. do Panorama

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]