Saltu al enhavo

Skabeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skabeno (france: échevin, germane: Schöffe, nederlande: wethouder, flandre: schepen) estas publika estrarano en belgaj, nederlandaj kaj germanaj komunumoj. La skabeno estas membro de la kolegio de urbestro kaj skabenoj. En Nederlando skabenoj estas elektitaj de la komunuma konsilantaro.

La vorto skabeno verŝajne ekestis el la latina nocio scabinus.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.