Tibor Hoffmann
Tibor Hoffmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1922 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de oktobro 2001 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Tibor Hoffmann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hoffmann Tibor András estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.
Tibor Hoffmann[1] naskiĝis la 6-an de marto 1922 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de oktobro 2001 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Hoffmann maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1940, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1946. Jam inter 1945-1947 li estis asistanto en Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József, poste same 2 jarojn lektoro. En fabrika laboratorio li estis konsilisto (1949–1952), poste en esplora instituto li laboris ĝis 1965, pli poste ĝis la pensiuliĝo li estis en laborejo de teknika komisiono. Intertempe li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1956 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li multe strebis por disvastiĝo de komputiloj. Li ricevis premiojn inter 1950-1979.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- On the Dynamics of the Rb I Crystal. (parte disertaĵo, 1946 kaj 1947)
- Fémelmélet. – Félvezetők és dielektrikumok elmélete. (1953)
- A reverzibilis mágnesezés elmélete. (monografio, 1955)
- Egyvegyértékű fémek olvadásának elmélete. (disertaĵo, 1956)
- A fototron, egy új molekuláris erősítő. (1959)
- Kvantumkémia a fizikában, a kémiában, a biológiában és az iparban. 1–2. (1966)