Saltu al enhavo

Verda pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda pego
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Verdpego Picus
Specio: Verda pego Picus viridis
Linnaeus 1758
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Verda pego, Picus viridis, estas birdo membro de familio de pegedoj. Ĝi ege similas al Griza pego, sed tiu estas pli granda. En Eŭropo ambaŭ specioj vivas sur ampleksa teritorio. Ĝi estas tre konata en Eŭropo, sed eble ne la plej komuna inter pegoj.

Ĝi troviĝas tra preskaŭ tuta Eŭropo escepte Islando, Irlando kaj norda Skandinavio kaj norda Anglujo (sed norda limo de troviĝo tie malrapidege iras norden). Orienta limo de troviĝo iras en meza Rusio. En mallarĝa zono ĝia troviĝo iras el Kaŭkazo kaj suda marbordo de Nigra maro ĝis Persa golfo.

Ĝi estas nemigranta birdo. Ĝi loĝas en teritorioj kun arbaroj - aleoj, malnovaj ĝardenoj kaj fruktĝardenoj, tombejoj kaj malfermaj helaj arbaroj kun maljunaj arboj. Ĝi estas teritoria birdo. La kutima medio estas pli malferma arbaro ol tiu de la buntpegoj de la genro Dendrocopos.

Birdo ĉe nesto

Tiu palearktisa birdo estas pli granda ol Granda buntpegoGriza pego. Ĝia longeco estas 32 cm mezaveraĝe, sed el 30 ĝis 36 cm kun enverguro de 45 ĝis 51 cm. Tiu ĉi birdo havas du ĉefajn kolorojn. Malhelverda en supra parto aŭ dorso; en vostofino kaj flugilpintoj estas blankaj kaj brunaj markoj. Suba parto kaj kapo estas tre helverda kaj preskaŭ blankeca. Sur la kapo kaj nuko havas ruĝan kronon kaj ĉirkaŭ okulo havas nigran maskon (escepte ĉe la iberia raso P. v. subsp. sharpei kiu malhavas tiun nigran areon) kaj en malsupra parto de masko ruĝan bridon; inter la komenco de la nigra masko, la ruĝa frunto kaj la beko estas eta hela limo. Ino la ruĝan bridon ne havas, nur nigran. Junulo havas subajn partojn (vizaĝo, kolo, brusto kaj ventro) kun malhelaj strioj kaj suprajn (dorso) kun blankeca punktado. La pugo de birdo estas tre rimarkinda verdecflava, ĉefe dumfluge, kio ege utilas por identigo de la birdo kiel membro de la specio. La beko kaj kruroj estas ardezgrizaj.

La Griza pego estas tre simila sed malpli verda, la ruĝa krono estas multe pli malgranda (nur en frunto kaj komenco de krono), ankaŭ la nigra masko estas pli malgranda, nur kiel brido kaj la subokula strio estas nigra kaj tre mallarĝa. La ino ne havas ruĝon.

La flugado de tiu ĉi birdo estas longe ondata kaj gracia spite ties grandon kaj pezon.

Nestumado

[redakti | redakti fonton]
Junulo jam montranta la identigan verdegan pugon.
Picus viridis MHNT

Ili nestadas en kavoj de arbotrunko. Novaj paroj kreiĝas dum marto, aprilo. Ili tamburas sur sekaj branĉoj, sed ne multe. Birda paro ĉizas kavon kune, dum kelkaj tagoj, laŭ malmoleco de ligno de 14-28 tagoj, ne en vivaj arboj, kiel buntpegoj, sed en sekaj aŭ iomete putrintaj trunkoj. Iam ili ekuzas nefinitajn aŭ lasitajn kavojn de aliaj birdoj. La kavo estas uzata kutime dum kelkaj jaroj. Dum aprilo aŭ majo ino demetas 5-7 blankajn ovojn. Poste ambaŭ birdoj kovas ilin dum 15-17 tagoj. Dum kovado parencoj alternas reciproke. Nestas ili unufoje jare. Geidoj ekflugas post 27-28 tagoj, sed parencoj nutradas ilin dum aliaj tri semajnoj. Familioj disfalas dum aŭgusto ĝis novembro. Idoj disflugas ĉirkauen.

Ili manĝas precipe formikoj kaj iliajn pupojn kaj larvojn. Ili kutime disrompas formikamasojn per forta beko. Ili povas fari truojn ĝis 75 cm longajn. Ili manĝadas ankaŭ aliajn insektojn, kiujn serĉadas en fendoj de ŝelo, insektaj truoj aŭ en truoj faritaj en frostata tero (dum vintro) kaj ekprenas ilin per sia ne kutime longa lango kaj gluas ilin per salivo. Dum printempaj monatoj ankaŭ trabatas ŝelon de trunkoj kaj lekas sukon de arboj t.n. „ringado de arboj“. Dum nutrado de idoj ili kaptas insektojn.

Voĉo estas tre karaktera kaj laŭta kaj ŝajnas ridegon. Ĝi sonas kiel rapida gli-gli-gli-... aŭ kli-kli-kli-... , kiu en fino estas malrapide rapidigata.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]