Saltu al enhavo

Uzanto:VladimirPF/Provejo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 1-a de januaro 1900


Vikinovaĵoj trapasis limon de 400 000 vizitoj dum monato

Laŭ informo de Wikimedia Statistics Esperanto-lingvaj vikinovaĵoj en junio 2024 trapasis sojlon de 400 miloj vizitoj dum monato. Rezulto estis iom simetria - 406 406.

Vikinovaĵoj dum du monataj staris antaŭ la sojlo kvazaŭ timisi transpaŝi la limon: en aprilo okazis 370 940 vizitoj, en majo 373 707. La rezultoj de majo kaj junio ne estis la unuaj superintaj 300 miloj vizitoj.

Ĝenerala vizitaro

[redakti]

La unuan fojon 300-millimon niaj vikinovaĵoj sukcesis trairi en la aprilo de 2017 kun rezulto 338 980. Tamen grafikaĵo montras ke la atingo estis io eksterordinara: en marto de 2017 oni vizitis vikinovaĵojn 77 318 foje kaj en la majo 82 711. Mi ne scias kio estis la lokomotivo de la elstara rezulto.

En la majo de 2018, julio de 2020, aŭgusto de 2021 okazis elstaraj vizitrezultoj, sed ili ne atingis 300-millimon (257 480, 258 891, 284 473 vizitoj). En la oktobro de 2022 okazis la dua trairo de sojlo 300 miloj - 310 868. Tamen la atato de la atingo forte diferencis de antaŭa rezulto de 2017: ek de junio ĝis septembro estis pli ol 200 mil vizitoj (06.2021 - 228 182, 07.2021 - 236 844, 08.2021 - 259 483, 09.2021 - 265 670). Kaj post la tricetnmila pinto la vizitaro ne falis, sed flue malsupreniris de novemvro 2021 ĝis februaro 2022 (11.2021 - 258 452, 12.2021 - 253 567, 01.2022 - 219 592, 02.2021 - 201 573).

En aprilo de 2022 la vizitaro denove trairis limon de 300 mil vizitoj (330 541 kaj ĝis oktobro flue glitis al kavo kun 143 634 vizitoj. Post atingo de la fundo, la vizitaro denove kreskis kaj ek de januaro 2024 ties kvanto ĉiam estis pli ol 200 miloj (01.2024 2 019 179, 02.2024 - 211 004, 03.2024 - 283 800).

En aprilo kaj majo de 2024 la vizitaro superis 300 mil (370 940 kaj 373 707) kaj en junio okazis 406 406 vizitoj.

Do, la supra kolekto de datenoj permesas al mi konkludi ke la rezulto ne estas hazarda plaŭdo.

Ĉu vero?

[redakti]

Tamen mi estas serioza adepto de vikinovaĵoj kaj diras al vi veron: la supra fanfaronado estas interesa ĵonglado per datenoj, kiuj ne estas vero. Stop! La datenoj estas vero, sed ili tute ne signifas ke 406 406 esperantistoj vizitis vikinovaĵojn. Verdire la datenoj ne permesas eĉ supozi kiom homoj vizitis vikinovaĵojn. Kion fari? Daŭrigi la esploron.

La dua grafikaĵo prezentas kvanto de vizitoj de homoj. Se ni komparos la du grafikaĵojn ni vidos grandan diferencon de du terensurfacoj. Ĝenerala vizitaro en granda parto konsistas el aŭtomataj serĉsistemoj, kiuj vizitas artikolojn por fiksi ilin en serĉmaŝinoj.

La unua remarkinda diferenco estas manko de la aprila salto 2017. Tamen la kresko de 2022-2024 estas natura kaj ties radiko estas intereso de vizitantoj.

Estas ankoraŭ unu difinilo por esplori vizitantojn.

Mi temas pri unikaj iloj (komputiloj, telefonoj kaj similaj), uzitaj por viziti vikinovaĵojn. La grafikaĵo estas sufiĉe simila al la dua grafikaĵo. La grafikaĵo diras al ni: dum junio de 2024 Esperanto vikinovaĵoj estis vizitita 35 529 foje per unikaj komputiloj. Tio signifas ke la vikinovaĵoj estis vizitata proksime al 1184 foje dum tago. Mi opinias, ke tio estas sufiĉe simila al vero.

Tabelo

[redakti]


Fontoj

[redakti]
Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.