Ĉambelano
Etoso
![](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Portrait_of_the_Count-Duke_of_Olivares_-_Google_Art_Project.jpg/220px-Portrait_of_the_Count-Duke_of_Olivares_-_Google_Art_Project.jpg)
Ĉambelano (franca chambellan) estis nobela oficisto, kiu zorgis pri la diversaj servoj en la ĉambro de suvereno. PIV
Por la funkcio de ĉambelano povis peti nur nobelo, kiu povis pruvi 8 nobelajn antaŭulojn de la flanko patra kaj 8 de la flanko patrina. Li havis uniformon kun brodita ŝlosilo sur la dorso.
En katolika eklezio, estas ankoraŭ hodiaŭ la titolo "papa ĉambelano", kiel honora titolo donita al kelkaj paŝtroj.