38-a jarcento a.K.
Etoso
◄ |
5-a jarmilo a.K. |
4-a jarmilo a.K. | 3-a jarmilo a.K. | ►
◄ |
40-a jarcento a.K. |
39-a jarcento a.K. |
38-a jarcento a.K. | 37-a jarcento a.K. | 36-a jarcento a.K. | ►
La 38-a jarcento antaŭ nia erao, ankaŭ nomata antaŭ Kristo (a.K.), komenciĝis la 1-an de januaro 3800 kaj finiĝis la 31-an de decembro 3701 antaŭ nia erao.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]![](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/76/Creation_of_Light_Detail_2.png/250px-Creation_of_Light_Detail_2.png)
- Sismo proksime de neolitika kulturo ĉe la nuna loko Sotira okcidente de Limasolo en Kipro detruas grandan parton de la loka infrastrukturo.
- La tiel nomata Ubaida periodo venis al subita fino en orienta Arabio kaj la Omana duoninsulo je 3800 a.K.
- En Sirio, amastomboj ĉe la antikva urbo Tell Brak, devenantaj de ĉ. 3800 ĝis 3600 a.K., estis eltrovitaj, sugestante progresintan militadon ĉirkaŭ tiu periodo.
- 3800–2700 a.K. – Konstruiĝis la dolmeno de Dombate en nuna Galegio.
- 3800–3200 a.K. - Konstruiĝis ankaŭ 120 "kojnaj tomboj" en Irlando.
- 3760 a.K. - la unua jaro de la hebrea kalendaro, kiu latine ricevis la nomon Anno Mundi, "de la [unua] jaro de la mondo", tio estas de la mondokreo; en la hebrea לבריאת העולם, "ekde la kreo de la mondo".
- ĉ. 3750 a.K. - disiĝo de la praŝemida lingvo
![](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Dolmen_de_Dombate_-_Cabana_de_Berganti%C3%B1os_-_A_Coru%C3%B1a_%28excavaci%C3%B3ns_2009%29.jpg/250px-Dolmen_de_Dombate_-_Cabana_de_Berganti%C3%B1os_-_A_Coru%C3%B1a_%28excavaci%C3%B3ns_2009%29.jpg)
La listo de eventoj en la jarcento kompreneble ne kompletas, sed nur celas doni unuan impreson pri la tiutempa disvolviĝo de la homa kulturo.