Bousignies-sur-Roc
Bousignies-sur-Roc | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio limurbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Solre-le-Château | ||
INSEE kodo | 59101 [+] | ||
Poŝtkodo | 59149 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 376 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 31 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 16′ N, 4° 11′ O (mapo)50.2633333333334.1819444444444Koordinatoj: 50° 16′ N, 4° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 130 m - 224 m | ||
Areo | 12,14 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bousignies-sur-Roc [+] | |||
Bousignies-sur-Roc (jen france, nederlande Boeschepe) estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 403 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
La teritorio de Bousignies-sur-Roc estas ĉirkaŭita je 70% de la belga landlimo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bousignies-sur-Roc estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.
La vilaĝo Bousignies-sur-Roc troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bousignies-sur-Roc etendiĝas sur 12,14 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Bousignies-sur-Roc estas kurioza domo, kiu situas en Francio sed havas enirejan ponton (super la rivereto Thure) en Belgio, sur la teritorio de la komunumo Bersillies-L'Abbayes. Tiu domo estas alirebla nur el Belgio.
Sur la teritorio de Bousignies situas "ŝtoniganta" fonto : ĝia sulfata kalko bezonas nur kelkajn minutojn por kovri ĉiujn ĉirkaŭajn aĵojn kaj doni al ili aspekton de ŝtono.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Bousignies-sur-Roc apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.