Eberechi Eze
Etoso
Eberechi Eze | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Eberechi Oluchi Eze |
Naskiĝo | 29-an de junio 1998 (26-jaraĝa) en la distrikto Grenviĉo (Greenwich), Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | John Roan School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ![]()
|
Eberechi Eze aŭ je plena nomo Eberechi Oluchi Eze, naskiĝis la 29-an de junio 1998 en la distrikto Grenviĉo, Londono, do nun 26-jara - estas angla profesia futbalisto. Liaj gepatroj estas igboj el Niĝerio. Ekde la jaro 2023 li estas membro de la vira angla nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio - en ĉiuj matĉoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "21". Krome li ekde la jaro 2020 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Crystal Palace en la urbodistrikto Croydon de Granda Londono.
![](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1f/Manchester_United_v_Crystal_Palace%2C_5_December_2021_%2833%29.jpg/320px-Manchester_United_v_Crystal_Palace%2C_5_December_2021_%2833%29.jpg)
tute maldekstre en ĉemizo "10" en matĉo de Crystal Palace (flave) kontraŭ Manchester United (ruĝe)
|