Saltu al enhavo

El Cubillo de Uceda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Cubillo de Uceda
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Campiña del Henares
Poŝtkodo 19186
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 118  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 3° 24′ U (mapo)40.825-3.4047222222222Koordinatoj: 40° 50′ N, 3° 24′ U (mapo) [+]
Alto 895 m [+]
Areo 32,25 km² (3 225 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Cubillo de Uceda (Kastilio-Manĉo)
El Cubillo de Uceda (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de El Cubillo de Uceda
El Cubillo de Uceda (Hispanio)
El Cubillo de Uceda (Hispanio)
DEC
Situo de El Cubillo de Uceda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cubillo de Uceda [+]
vdr

El Cubillo de Uceda [elkuBIĝo deuZEda] ("La Kubeto (aŭ Siteleto) de Uceda") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 118 loĝantoj sur areo de 32,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,7 loĝantoj/km².

El Cubillo de Uceda situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña del Henares en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 885 m super marnivelo; je 36 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 32,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′30″N 3°24′17″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Casa de Uceda, Uceda, Valdenuño Fernández, Villaseca de Uceda kaj Viñuelas.

Nordokcidente: Uceda Norde: Uceda Nordoriente: Casa de Uceda
Okcidente: Uceda Oriente: Villaseca de Uceda
Sudokcidente: Uceda Sude: Valdenuño Fernández Sudoriente: Viñuelas
Mudeĥara absido el briko.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ofte super 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 494 loĝantoj en 1940 al 135, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Cubillo de Uceda, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Cubillo de Uceda kie oni falis al 135 lokuloj en 2016 kaj al 118 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: templo de romanika mudeĥara stilo ununava kun platereska pordego kaj mudeĥara absido duoncirkla el briko.[1][2]

  1. Herrera Casado, Antonio (14a de majo 2004). «La iglesia de El Cubillo de Uceda» Alirita la 29an de Decembro 2017. Los escritos de Herrera Casado.
  2. «Cubillo de Uceda» Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Decembro 2017. Reta vidilo de la Enciclopedia del Románico (Románico digital): 403.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]