Ferenc Herskovits
Etoso
HERSKOVITS Ferenc (herŝkoviĉ) estis rumanihungara kuracisto, publicisto, verkisto naskita en Zazár la 31-an de decembro 1902 kaj mortinta en Bukareŝto la 4-an de junio 1935. Li estas la pli juna frato de Jenő Herskovits kaj Izidor Herskovits.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Herskovits Ferenc diplomiĝis en la Universitato de Kluĵo (1926). Li laboris en Sanatorul Central de Bukareŝto, poste en la Judmalsanulejo de Galați. En la komenco de la 1930-aj jaroj li organizis la radiologian sekcion de la ŝtata malsanulejo de Zalău, pli poste li revenis en Bukareŝton.
Faklibroj
[redakti | redakti fonton]- Az ultra-viola sugarak az orvostudomány szolgálatában (Kv. 1929);
- A diathermiáról (Kv. 1929)
Romano
[redakti | redakti fonton]- Dániel (Kv. 1930).