Ferenc Sipos (futbalisto)
Ferenc Sipos | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1932 en Budapeŝto | ||
Morto | 17-an de marto 1997 (64-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Ferenc Sipos [ŝipoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sipos Ferenc estis hungara futbalisto (defendisto), trejnisto. Lia origina familia nomo estis Sipszky [ŝipski]. Lia speciala hungara rekordo estas: seninterrompe li estis nacia teamano 57-foje inter 1957-1963.
Ferenc Sipos[1] naskiĝis la 13-an de decembro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de marto 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Sipos komencis futbali en ĉefurba fabrika futbalejo, iom poste li jam apartenis al la nacia junulara teamo. Inter 1952-1956 li ludis en provinca armea klubo, inter 1956-1963 li apartenis al ĉefurba elita klubo MTK 177-foje kun 19 goloj. Lia amiko Lajos Tichy allogis lin al Budapest Honvéd FC, kie li ludis inter 1964-1968 103-foje kun 4 goloj. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1957–1966 77-foje kun sola golo. Li estis trejnisto ĉe malgravaj teamoj ekde 1968 ĝis la pensiuliĝo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]![](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/95/V%C3%A1logatott_futballist%C3%A1k-_S%C3%A1ndor_K%C3%A1roly%2C_Tichy_Lajos%2C_Kot%C3%A1sz_Antal%2C_Sipos_Ferenc._Fortepan_101248.jpg/220px-V%C3%A1logatott_futballist%C3%A1k-_S%C3%A1ndor_K%C3%A1roly%2C_Tichy_Lajos%2C_Kot%C3%A1sz_Antal%2C_Sipos_Ferenc._Fortepan_101248.jpg)