Saltu al enhavo

Gabrielo Báthori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielo Báthori
Princo de Transilvanio
Regado 16081613
Antaŭulo Sigmundo Rákóczi
Sekvanto Gabrielo Bethlen
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1589 (1589-08-15)
en Oradea
Morto 27-an de oktobro 1613 (1613-10-27) (24-jaraĝa)
en Oradea
Tombo Nyírbátor Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Princlando Transilvanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Báthory vd
Patro Stefan Batory (1553–1601) Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna Horváth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Princo de Transilvanio
Dum 16081613
Antaŭulo Sigmundo Rákóczi
Sekvanto Gabrielo Bethlen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabrielo BÁTHORI, hungare BÁTHORI Gábor [batori] estis princo de Transilvanio. Li naskiĝis en Nagyvárad la 15-an de aŭgusto 1589 kaj mortis samloke la 27-an de oktobro 1613.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gabrielo Báthori la tronon de Transilvanio akiris helpe de hajdukoj la 5-an de marto 1608. Kun sia perforta regado li instigis kontraŭ si la transilvanian aristokrataron kaj saksan burĝaron, kies memregadon ĉesigis kaj li okupis Sibion. Per sia senmorala privatvivo li fremdigis de si ankaŭ siajn plej fidelajn adeptojn. Pro sia konkera militmarŝo en Valaĥujo elvokis la koleron de turkoj. En 1610 la aristokrataro komplotis kontraŭ li, sed la organizado malsukcesis. En 1611 la saksoj envokis la valaĥan vojvodon, Radul, sed Báthori elbatis lin. Tiam la viena kortego sendis Zsigmond Forgách kun militaro kontraŭ li, sed ankaŭ tiu malsukcesis. Poste kun imperiestro li interkonsentiĝis, sed la turkoj sendis militaron en 1613. Por savi sian tronon li inklinis transdoni Nagyvárad al ili, sed pro tiu la hajdukoj mortigis lin.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Szilágyi Sándor: B. G. fejedelem története (Bp., 1882);
  • Erdész Sándor: B. G. a néphagyományokban (Nyíregyháza, 1965).

Beletraj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Jósika Miklós: Az utolsó Bátori (romano., Pest, 1837);
  • Makkai Sándor: Ördögszekér (r., Bp., 1928);
  • Móricz Zsigmond: Erdély (I–III., Bp., 1935).