Saltu al enhavo

Gaspar Melchor de Jovellanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaspar Melchor de Jovellanos
Persona informo
Gaspar Melchor de Jovellanos
Naskonomo Baltasar Melchor Gaspar María de Jovellanos
Naskiĝo 5-an de januaro 1744 (1744-01-05)
en Ĥiĥono
Morto 27-an de novembro 1811 (1811-11-27) (67-jaraĝa)
en Puerto de Vega
Tombo Capilla de Nuestra Señora de los Remedios (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj asturahispana vd
Loĝloko Museo Jovellanos vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Real Monasterio de Santo Tomás (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Gaspar Melchor de Jovellanos
Familio
Gefratoj Xosefa Xovellanos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ekonomikisto
advokato
filozofo
verkisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gaspar Melchor de Jovellanos [ĥobejAnos], baptita kiel Baltasar Melchor Gaspar María de Jove Llanos y Ramírez[1][2] (naskiĝis en Ĥiĥono la 5-an de januaro 1744, mortis en Puerto de Vega, Navia, Asturio la 27-an de novembro 1811) estis hispana verkisto, juristo kaj politikisto klerisma.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj

[redakti | redakti fonton]
Naskodomo de Jovellanos, kie nun estas la naskodoma muzeo.

Li naskiĝis en nobela familio de Ĥiĥono, kvankam neriĉa. Post unuaj studoj en Ĥiĥono, en 1757 li translokiĝis al Oviedo por studi Filozofion en ties universitato. En 1760, sub protekto de la loka episkopo, li eliris al Avilo por realigi ekleziajn studojn. En 1761 li gradiĝis eklezie en Osma (Sorio), kaj licenciĝis en la Universitato de Avilo en 1763. En 1764 li iris al la Universitato de Alkalao, por sekvi ekleziajn studojn, kaj gradiĝis denove. Tie li ekkonis estontajn kolegojn kiaj Cadalso kaj Campomanes.

Post licenciĝo li okupis postenon en 1767 de juristo en Sevilo kaj altiĝis je kategorio en 1774. En 1775 li estis unu de la fondintoj de la Sociedad Patriótica Sevillana, el kiu li estis sekretario pri artoj kaj metioj.

En 1778 sukcesis translokiĝi al Madrido, parte danke al helpo de la duko de Alba, kiun li estis traktinta en Sevilo. En Madrido li partoprenis en la babilrondo de la grafo Campomanes, tiam altranga akuzisto, kiu mendas al li distintajn laborojn de li ŝatitajn, rekonante en Jovellanos homon de ampleksa eduko kaj valoro por la ekonomia fako. En 1782 li ekformis parton de la komitato por fondi la ekonomian nacian institucion Banko de Sankta Karlo, antaŭulo de la Banko de Hispanio. Li estis membro de komerca fako de la Sociedad Económica Matritense kaj, ekde decembro de 1784, ties direktoro. Li verkis diversajn studojn pri ekonomio de Hispanio, inter kiuj elstaras la Informe sobre la Ley Agraria (raporto pri agrikultura leĝo) per kiu li defendas la liberigon de la grundo, laŭ la liberala pensaro, regulo pri kiu la tiamaj ŝtataj konsilistoj esperis reformi kaj modernigi la hispana agrikulturon.

Tute integrita en la madrida kultura vivo, li estis membro de la Reĝa Akademio de Historio (1779), de la Reĝa Akademio de Sankta Fernando (1780) kaj de la Real Academia Española (1781).

Tamen, la komenco de la Franca Revolucio paraliziĝis dum la reĝado de Karlo la 4-a la idearo de la kleristoj kaj apartigis el la publika vivo la majoritaton de la plej progresemaj pensuloj.

Post la elposteniĝo de lia amiko kaj eksministro Francisco de Cabarrús, Jovellanos deviĝis eliri el la ĉefurbo, ekziligita, kaj setlis en sia naskiĝurbo en 1790, kio li verkis Informe sobre espectáculos (raporto pri spektakloj) kiun mendis al li la Reĝa Akademio de Historio kaj veturis tra Asturio, Kantabrio kaj Eŭskio por ekkoni la situacion de la minoj de karbo kaj la eblojn pri ties konsumo. Jovellanos jam estis montrinta favora al la pligrandigo de ties produktado, por kio necesis liberigi la ekspluatadon de ties mineraloj. Post siaj priminaj veturadoj prezentis naŭ raportojn pri la rezultoj de sia misio kaj atingis liberaligon parte de la ekspluatado de karbo en 1793.

El 1790 al 1791 veturis foje al Salamanko por reformi la lernejojn de la Militordenoj. Kiel subdelegito pri vojoj en Asturio (1792) li klopodis akceli la konkludon de la laboroj por la ŝoseo al Kastilio (kiuj estis komencintaj en 1771), por finigi la izoligon de Ĥiĥono, sed manko de mono maleblis ties finigon.

Iniciate de Jovellanos oni kreis en 1794 la Reĝan Instituton Asturian pri Naŭtiko kaj Mineralogio en Ĥiĥono, kie li klopodis apliki la idearon de la Klerismo al la instrusistemo.

Lastaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

Post la alianco kun Francio revolucia, Manuel Godoy intencis realigi iajn reformojn kaj kalkuli kun plej gravaj tiamaj kleristoj, pro kio li proponis al Jovellanos postenon de ambasadoro en Rusio sed tiu malakceptiĝin. Tamen en novembro de 1797 li akceptis la postenon de ministro pri juraj aferoj ekde kie li klopodis reformi justicon kaj malgrandigi la influon de la Inkvizicio, sed post naŭ moonatoj en la registaro li demiziis la 16-a de aŭgusto de 1798 kaj revenis al Ĥiĥono. Tie li planis la kreadon de Akademio Asturia kiu celus la studon de la historio kaj de la asturia lingvo, kaj prilaboris 200 ŝlipojn pri asturia vortotrezoro.

En decembro de 1800, post la elpostenigo de Mariano Luis de Urquijo kiel ĉefministro, revenis Godoy al la povo kaj ordonis la areston de Jovellanos la 13-a de marto de 1801 kaj ties ekzilon al Majorko, unue al la monaĥejo de la nuna municipo de Valldemosa kaj poste al la prizono de la kastelo de Bellver. Dum la jaroj de prizono malboniĝis liaj fizikaj problemoj kaj pligrandiĝis lia religieco. Liberigita la 6-a de aprilo de 1808, post la Tumulto de Aranjuez, malalceptis formi parton de la registaro de Jozefo la 1-a kaj reprezentis Asturion en la registaro de la Junta Central, kies regularon redaktis kun Martín de Garay. Tiu registaro post la eniro de la francoj en Andaluzio devis abandoni Sevilon kaj rifuĝiĝi en Kadizo. La propagando de la nobeluloj kiuj malakceptis kunsidon de Kortezoj provokis la falon de la Junta Central kaj la starigon de Regenteco, kies regularo estis redaktita denove de Jovellanos kaj Martín de Garay. La kalumnioj kontraŭ la centrajuntistoj kondukis kelkajn el tiuj abandoni Kadizon, kaj tion same faris Jovellanos kiu elŝipiĝis al Asturio, sed ŝtormo kondukis lin al Muros la 6-a de marto de 1810. Li restis en Galegio kelkajn monatojn kaj verkis politikan justigon de sia agado en la Junta Central, nome Memoria en defensa de la Junta Central, kiu presiĝis en Korunjo. Post la foriro de la francoj el Ĥiĥono, la 27-a de julio de 1811 abandonis Galegion kaj revenis al Ĥiĥono, kvankam franca kontraŭatako devigis lin denove foriri. Malsana je pulmoj, li mortiĝis en Puerto de Vega la 27-a de novembro de 1811.

Verkara gravo

[redakti | redakti fonton]
Kapelo de la naskiĝdomo de Jovellanos, kie li estis enterigita.

Jovellanos kultivis variajn literaturajn ĝenrojn (kiaj poezio kaj teatro) sed liaj ĉefaj verkoj estis eseoj pri ekonomio, politiko, agrikulturo, filozofio, kutimaro, el la reformista spirito de la Klera Despotismo. Inter ili estas Informe sobre la ley agraria kiun li verkis en unua versio en 1784 sed kiun li sendis nur en 1787 al la Sociedad Económica Matritense, kiu resendis ĝin al la Konsilantaro de Kastilio kaj kiu estis publikita en 1795.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Teatraĵoj: Pelayo / Munuza, tragedio. Sevilo, 1769 kaj El delincuente honrado, Sevilo, 1774.
  • Poezio.
  • Elogio fúnebre del marqués de los Llanos de Alguazas. Legita en la Sociedad Económica Matritense la 5an de aŭgusto 1780.
  • Elogio de Ventura Rodríguez. Madrid, 19a de januaro 1788 Sociedad Económica Matritense.
  • Elogio de Carlos III. Legita en la Real Sociedad Económica de Madrid la 8an de novembro 1788.
  • Vid. Gaspar Melchor de Jovellanos. Obras Completas, tt. II al V. Redakto de José Miguel Caso González. Oviedo, IFES. XVIII / Ilustre Ayuntamiento de Gijón, 1985, 1986, 1988, 1990.

Taglibro kaj Memoroj

[redakti | redakti fonton]
  • Diario (1790–1801).
  • Memorias familiares (1790–1810).
  • Diario de viaje desde Bellver (Mallorca) a Jadraque (Guadalajara). Regreso del destierro. Mallorca, 5a de aprilo, 23a de junio de 1808.

Pedagogio

[redakti | redakti fonton]
  • Informe al Protomedicato sobre el estado de la Sociedad Médica de Sevilla y del estudio de la Medicina en su Universidad, Sevilo, 3a de septembro de 1777.
  • Discurso sobre el lenguaje y estilo propio de un Diccionario geográfico. Madrid, 23a de junio de 1788. Legita en la Real Academia de la Historia.
  • Reglamento para el gobierno económico, institucional y literario del colegio de la Inmaculada Concepción de Salamanca, según el nuevo plan aprobado por S. M. a consulta del Real Consejo de las Órdenes. Salamanko, 16a de aŭgusto de 1790.
  • Memorias Pedagógicas (1790–1809).
  • Ordenanza para el Real Instituto Asturiano. Gijón, 1a de decembro de 1793.
  • Oración inaugural a la apertura del Real Instituto Asturiano. Gijón, 7a de januaro de 1794.
  • Noticia del Real Instituto Asturiano. Gijón, 21a de junio de 1794.
  • Curso de Humanidades Castellanas. Real Instituto Asturiano. Gijón, 1794.
  • Carta al Doctor Prado sobre el método de estudiar el Derecho. Gijón, 17a de decembro de 1795.
  • Oración sobre la necesidad de unir el estudio de la literatura al de las ciencias. Real Instituto Asturiano. Gijón, 1797.
  • Exposición al Príncipe de la Paz como respuesta a once puntos sobre instrucción pública en España. Gijón, 1797.
  • Plan para arreglar los estudios de la Universidad. Madrid, 1798.
  • Plan de educación de la nobleza y de las clases pudientes. Aranjuez, 1798.
  • Discurso sobre el estudio de la Geografía histórica. Pronunciado en el Instituto Asturiano de Gijón. 16a de februaro de 1800.
  • Memoria sobre la educación pública o sea tratado teórico-práctico de enseñanza con aplicación a las escuelas y colegios de niños. Cartuja de Valdemosa. Mallorca, 1802.
  • Instrucción dada a un joven teólogo al salir de la Universidad, sobre el método que debía observar para perfeccionarse en el estudio de esta ciencia. Kastelo de Bellver, 1805.
  • Bases para la formación de un plan general de Instrucción Pública. Sevilla, 16a de novembro 1809.

Ekonomiko

[redakti | redakti fonton]
  • Causas de la decadencia de las Sociedades Económicas. Madrid, 19a de januaro de 1786.
  • Informe en el Expediente de la Ley Agraria. Gijón, 26a de aprilo de 1794.
  • Informe sobre la extracción de aceites a reinos extranjeros. Sevilla, 14a de majo de 1774.
  • Introducción a un discurso sobre el estudio de la Economía civil. 1776.
  • Informe sobre el fomento de la marina mercante. Madrid, 1784.
  • Informe sobre sustituir un nuevo método para la hilanza de la seda. Madrid, Junta de Comercio y Moneda, 1789.
  • Dictamen sobre embarque de paños extranjeros para nuestras colonias. Madrid, 1789.

Asturia temaro

[redakti | redakti fonton]
  • Discurso a la Real Sociedad de Amigos del País de Asturias, sobre los medios de promover la felicidad de aquel Principado. Madrid, 22a de aprilo de 1781.
  • Cartas del viaje de Asturias o Cartas a Ponz (1782–1792).
  • Juicio crítico de la historia antigua de Guiggia. Gijón, 9a de aŭgusto de 1782.
  • Representaciones acerca de la carretera de Pajares (1783–1799).
  • Informes mineros (1789–1797).
  • Plan para la formación de un Diccionario del dialecto de Asturias. Gijón, 1790.
  • Instrucción para la formación de un Diccionario bable. 1801.
  • Apuntamiento sobre el dialecto de Asturias (Instrucción para la formación de un Diccionario geográfico de Asturias). 1804.
  • Origen e introducción de la agricultura en Asturias. Kastelo de Bellver, 1804.
  • Discurso pronunciado la Sociedad de Amigos del País de Asturias, sobre la necesidad de cultivar en el Principado el estudio de las ciencias naturales. Oviedo, 6-a de majo de 1782.
  • Plan general de mejoras propuesto al Ayuntamiento de Gijón. 1782.
  • Informe a la Junta General de Comercio y Moneda sobre el libre ejercicio de las artes. (Laŭ Ceán estas de Madrido, 29a de novembro de 1785).
  • Memoria del castillo de Bellver, descripción histórico-artística. Kastelo de Bellver, 1805.
  • Descripción de La Rioja. Gijón, 16a de aprilo de 1795.

Mendoj de diversaj akademioj

[redakti | redakti fonton]
  • Discurso pronunciado a la Sociedad de Amigos del País de Asturias.
  • Informes sobre obras de arte (Granada, Córdoba, Bellver, Asturias).
  • Sobre la necesidad de unir al estudio de la legislación el de nuestra historia y antigüedades.
  • Madrid, Academia de la Historia, Discurso de recepción. Madrid, 14a de februaro de 1780.
  • Elogio de las Bellas Artes. Pronunciado en la Academia de San Fernando. Madrid, 14a de julio de 1781.
  • Informe sobre la reforma de cárceles. Sevilo, 1768–1778.
  • Apuntamientos y deducciones relativos al Derecho Público de España. Sevilo, 1a de julio de 1774.
  • Organización interior de los hospicios, respecto a su salubridad. Sociedad Económica de Sevilla, 1778.
  • Informe sobre indultos generales. Madrid, 1a de julio de 1779.
  • Reflexiones sobre legislación de España en cuanto al uso de las sepulturas. Prezentita en la Academia de la Historia en 1781.
  • Discurso sobre la necesidad del estudio de la lengua para comprender el espíritu de la legislación. Madrido, 25a de septembro de 1781.
  • Informe sobre la disciplina eclesiástica antigua y moderna relativa al lugar de las sepulturas. Madrido, 9a de majo de 1783.
  • Discurso para ilustrar la materia de un informe pedido por el Real y Supremo Consejo de Castilla a la Sociedad Económica de Madrid, sobre el establecimiento de un Montepío para los nobles de la Corte. Madrido, 1784.
  • Memoria para el arreglo de la policía de los espectáculos públicos y sobre su origen en España. Gijón, 29a de decembro de 1790. Prezentita en 11a de junio de 1796.
  • Representación a Carlos IV sobre lo que era el Tribunal de la Inquisición. 1798.
  • Informe sobre la abolición de la prueba del tormento. Sevilo, 1768- 1778.
  • Plan de una disertación sobre las leyes visigodas. Madrido, 1785.
  • Exposición sobre la organización de las Cortes. 1809.

Pri politiko

[redakti | redakti fonton]
  • Memoria leída en la sociedad Económica de Madrid sobre si se debían o no admitir en ella las señoras. 1786.
  • Primera representación a Carlos IV. Valdemosa, Majorko, 24a de aprilo de 1801.
  • Segunda representación a Carlos IV. Valdemosa, Majorko, 1802.
  • Representación a Fernando VII. Majorko, 18a de aprilo de 1808.
  • Memoria en defensa de la Junta Central. Santa Cruz de Ribadulla, 2a de majo de 1811.
  • Informe sobre las causas de la decadencia de las sociedades económicas. Madrido, 3a de oktobro de 1786.
  • Reflexiones sobre democracia. (s. a.).

Dokumentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Notas biográficas. Cabarrús; Campomanes. Madrido, 1783.
  • Traducción del Voyage dans l’Egypte pour decouvrir les sources du Nile, de James Bruce. 1795.
  • Extracto y traducción de la Historia de la Cartuja de Valldemuza, de [Fray Alberto Puiz]. 1801.
  • Traducción en romance endecasílabo de la tragedia Ifigenia, de Racine. 1794.
  • Tratado de botánica mallorquina o Flora medicinal de Valldemosa. (1801).
  1. En la informo pri Gaspar Melchor de Jovellanos en la Enciclopedia Espasa oni asertas ke Ceán Bermúdez asertis, en informo publikita de Gómez Centurión, en Boletín de la Real Academia de la Historia (t. LIX, paĝo 483), ke en la bapta ceremonio oni metis al li la nomojn de Baltasar, Melchor, Gaspar (nome tiuj de la tri saĝuloj) kaj María.
  2. En diversaj listoj de bibliografio pri Jovellanos kiuj aperas en la retejo de la Muzeo Casa Natal de Jovellanos kiaj tiu Arkivigite je 2009-03-03 per la retarkivo Wayback Machinetiu Arkivigite je 2009-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, aperas la formoj Jove Llanos kaj Jove-Llanos, kio indikas, ke la ortografio de la familinomo ne estis ankoraŭ tute stabila.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Caso, José. Vida y obra de Jovellanos. Ed. Cajastur. Oviedo, 2004.
  • Sánchez Corredera, Silverio. Jovellanos y el jovellanismo. Pentalfa Ediciones, Oviedo 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]