Gemerské Dechtáre
Gemerské Dechtáre, hungare Détér estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 20 km²
- Supermara alteco: 217 m
- Loĝantaro: 430
- Poŝtkodo: 980 04
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Gemerské Dechtáre situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, sub piedoj de monto 346 m-ojn alta, fine de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1246 en formo "Deltar". En 1710 pro la militadoj kaj epidemioj la vilaĝo senhomiĝis. En 1910 loĝis en Détér 553 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Détér apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1957. En 2001 loĝis en Gemerské Dechtáre 467 da homoj, (452 hungaroj, 13 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kermeseja katolika preĝejo omaĝe al Sepdolora Dipatrino
- klasikisma kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1880
- luterana sonorilturo el la 19-a jarcento