Saltu al enhavo

Graflando Zweibrücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono de la graflando Zweibrücken
blazono de la graflando Zweibrücken
graflando Zweibrücken (malhelverda) kaj Zweibrücken-Bitsch (helrozkolora) ĉ. 1400

La graflando Zweibrücken estis graflando en la Sankta Romia Imperio kun la sidejo en Zweibrücken, en la nuna germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi ekestis inter 1182 kaj 1190 el hereda parto de la graflando Saarbrücken.[1] Inter 1286 kaj 1302 la grafa domo dividiĝis en la du linioj Zweibrücken-Bitsch kaj Zweibrücken(-Zweibrücken). La pli juna linio finiĝis en 1394. Sekve ekestis la duklando Palatinato-Zweibrücken gvide de la vitelsbaĥoj, kiu ekzistis de 1394 ĝis 1801.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hans-Walter Herrmann: Die Grafschaft Zweibrücken. In: Geschichtliche Landeskunde des Saarlandes. Band 2, Saarbrücken 1977, paĝoj 316–322