Saltu al enhavo

Gustav Adolf Schultze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Adolf Schultze
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1825 (1825-12-18)
en Naumburg
Morto 30-an de novembro 1896 (1896-11-30) (70-jaraĝa)
en Almrich
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Paul Schultze-Naumburg Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
fotisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gustav Adolf SCHULTZE (naskiĝinta la 18-an de septembro 1825 en Naumburg, mortinta en 1897 en Naumburg-Almrich) estis germana portretisto kaj fotisto.

Gustav Adolf Schultze (1872)

Gustav Adolf Schultze estis filo de teologo kiu iam decidis eksanimzorganti kaj preferis iĝi dratisto en la regiono de Saale kaj Unstrut. Post trapaso de la lerneja tempo li iris en 1843 Berlinon por studi ĉe la tiama akademiestero Johann Gottfried Schadow pentradon kaj poste ĉe Eduard Magnus portretfaradon. Laŭ rekomendo de Schadow li konatiĝis kun la arthistoriisto Franz Theodor Kugler kiu iĝis ties patra amiko. Amikajn rilatojn havis Gustav Adolf Schultze krome kun la lirikisto Emanuel Geibel, kiun li portretis. Tiu ĉi bildo troviĝas hodiaŭ en la Paul- Schultze-Naumburg-hejmo porartista en Vajmaro. Membro de lia amikaro estis ankaŭ la verkisto Paul Heyse.

En la 12.2.1854 li nuptis Emma Louise Emilie Lienemann (1833–1895); tuj poste la paro transloĝiĝis en la domon de ĉe Lindenring 4 (Naumburg) kiun frekventis ankaŭ la juna Friedrich Nietzsche. Kun ŝi li havis ses infanojn: 1854 la filinon Emma Fanny Emilie, 1855 la filojn Paul Richard, 1857 Max kaj 1861 Arthur. En 1867 naskiĝis Johanna Katharina Emmy mortonte post unu monato. Kiel plej juna infano venis en la mondon Paul Eduard en 1869 kiu poste famiĝis arĥitektece kaj pentristece sub la nomo Paul Schultze-Naumburg.

Krom pri portretfarado okupiĝis Gustav Adolf Schultze ankaŭ pri la tiam moderna fotado. Li estis inter la unuaj fotartistoj kiu ŝatis ankaŭ serĉi motivojn ĉe sakralaj ejoj (ekz. la Katedralo de Naumburg) por konatigi la homojn kun ĉiuj eklesiaj tezoroj. Pro la tiam neperfekteco de la lumbildoj la fotoj ne konserviĝis.

La lastajn vivojarojn li suferis je okulmalsano kiu finfine blindigis lin. Tiun ĉi tempon li vivis sur sia kamparana bieno en Almrich kie li ankaŭ mortis.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Norbert Borrmann: Paul Schultze-Naumburg 1869-1949. Maler, Publizist, Architekt. Vom Kulturreformer der Jahrhundertwende zum Kulturpolitiker im Dritten Reich. Ein Lebens- und Zeitdokument Bacht, Essen 1989 ISBN 3-87034-047-9, p. 15
  • Stiftung Saalecker Werkstätten: Schriftenreihe Saalecker Werkstätten Heft 1, Mächler, Bad Kösen, 1999, p. 16–26, ISBN 3-9807603-0-8