Károly Király
Aspekto
Károly Király | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1930 en Târnăveni |
Morto | 4-an de novembro 2021 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Bukareŝta Akademio pri Ekonomiaj Studoj |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.cdep.ro/pls/parlam/structura2015.mp?idm=108&cam=1&leg=1990 |
Károly KIRÁLY [kirAj] estis rumania hungara politikisto, memuaristo. Li naskiĝis en Târnăveni la 26-an de septembro 1930 kaj mortis la 4-an de novembro 2021 en Budapeŝto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Károly Király estis de 1950 komunista funkciulo kun pli kaj pli alta rango. En 1972 li abdikis de siaj postenoj proteste kontraŭ la oficiala partipolitiko. Poste ĝis 1989 li laboris en Caransebeș, Târgu Mureș. Li protestis en leteroj kaj en petskribaĵoj kontraŭ la politiko al hungara naciminoritato, kiujn li sendis eksterlanden. Li estis celpunkto de atencoj. Post la revolucio de 1989 li estis vicprezidanto de Konsilio de Nacisava Fronto, partoprenis en fondado de Romániai Magyar Demokrata Szövetség. Li vivis en Mezőkovácsháza (Hungarujo).
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Nyílt kártyákkal. Önéletírás és naplójegyzetek. Budapest, 1995, Nap Kiadó.
- Nyílt kártyákkal, II. Az önrendelkezés útja. Pécs, 1999, Duplex Könyvkiadó.