Otterbach (Rejno)
Otterbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Palatinato, Rejnlando-Palatinato, Germanio, |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 42,23 km |
Fluo | |
Fonto | en la supra Mundatwald en la sudoriernto de la Palatinata Arbaro |
- Alteco super marnivelo | 282 m |
Enfluejo | apud Leimersheim en la Michelsbach |
- Alteco | 98 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Kandel, Wörth am Rhein |
Trairataj lagoj | Fischmal |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Bruchbach |
- Maldekstraj | Dierbach |
rivervojo
| |
La rivereto Otterbach estas ĉ. 42 km longa alfluanto de Rejno en la suda parto de Palatinato, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato).
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]Otterbach fontas en la supra Mundatwald en la sudoriento de la Palatinata Arbaro. La fonto situas apenaŭ 300 m alta je la deklivo oriente de la Burgo Guttenberg inter la montoj Hohe Derst (561m) kaj Hohen Kopf (497 m).
Post la forlaso de la mezmontaro ĝi fluas la malaltebenaĵon de la supra Rejno kaj pasas Oberotterbach kaj Niederotterbach, poste Vollmersweiler kaj Freckenfeld, kie fluas je la norda rando de la arbaro Bienwald. En Minfeld alfluas ĝin de maldekstre la rojo Dierbach. Post ĝi estas la limo inter la komunumoj Kandel kaj Wörth. En Kandel enfluas de dekstre la rojo Bruchbach. Dum ĝia vojo tra Jockgrim Otterbach meandras forte. Post Neupotz ĝi estas barita al la lago Fischmal sudoriente de Leimersheim. La baraĵlago estas ĉ. 100 m larĝa kaj formas biotopon por multaj akvobirdoj kaj plantoj.
Tie parto de la akvo de Otterbach estas kondukita per pumpejo ĉe la Rejna digo rekte al Rejno. Parto de la rivero fluas tra Leimersheim kaj kuniĝas tie kun la de maldekstre venanta Erlenbach al la rivereto Michelsbach. Tiu estas iama meandro de Rejno kaj ĝi enbuŝiĝas post 12 km de maldekstre en la riveron. Malgraŭ la situacio pri la enfluejo la rivereto Otterbach povas esti rigardata kiel rekta alfluanto de Rejno.