Saltu al enhavo

Postkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo

Postkolo estas tiu parto de la trunko ĉe kelkaj bestoj, kies ostan bazon donas la spina apofizo de la dorsa vertebro kaj la du skapolaj kartilagoj.

La bazo de la ĉevala postkolo estas la spina apofizo de la 7–12-a dorsaj vertebroj. Oni pretendas ĉe la moviĝemaj, rapidaj ĉevalaj specoj altan, muskolozan kaj longan postkolon. Tio kunestas kun la bona skapola situo kaj spacokaptaj paŝoj. Inter la longoj de la postkolo kaj sternumo havas pozitivan rilaton. La breditaj trankvilaj bestoj havas pli malaltan, mallongan postkolon, kiu estas so riĉe muskulozita.

Sur la postkolo adheriĝas gravaj dorsaj muskoloj, kiuj prefere influas la moviĝon.

La mallonga, alta, la t.n. ĝiba postkolo; la muskolmalriĉa, tranĉa postkolo ne estas bonvena. Ĉe ensinkita postkolo, la eĝo de la vertebraro sinkis inter la skapolajn kartilagojn.

La mamsuĉa kaj juna ĉevalido havas ofte ensinkitan postkolon, kiu estas forigebla per konvenaj movoj, paŝtado.

La kvalifikado de la bred- kaj tirbestoj, oni priatentas la longon, larĝon, alton kaj muskolriĉecon de la postkolo.

Postkola alto

[redakti | redakti fonton]

La postkola alto estas la distanco inter la grundo kaj la postkolo de iu vertebrulo. Kiam ĝi estas karakteriza por besto (brutoj, ursoj, vulpo ktp.), oni ofte aldonas tion ĉe biologiaj priskriboj.