Saltu al enhavo

Pradillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pradillo
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 26122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 2° 38′ U (mapo)42.176944444444-2.6402777777778Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 880 m [+]
Areo 10,28 km² (1 028 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pradillo (Provinco Rioĥo)
Pradillo (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Pradillo
Pradillo (Hispanio)
Pradillo (Hispanio)
DEC
Situo de Pradillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pradillo [+]
vdr

Pradillo [praDIljo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. La loknomo Pradillo estas etimologie komprenebla kiel PaŝtejetoHerbejeto.

La municipa teritorio de Pradillo, en la sudo de la regiono.
Ermitejo de Sankta Georgo.
Ermitejo de la Virgulino.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 40 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, laŭ la ŝoseo N-111, kiu trapasas la municipon inter km 292 kaj 295; laŭ tiu norde estas Torrecilla en Cameros, dum tute sude estas Villanueva de Cameros. Krome laŭ la regiona ŝoseo LR-454 oni iras al Gallinero de Cameros orienten.

La tereno de la teritorio estas montara, sed la rivero Iregua formas valon sur kiu kuŝas la urba kerno. La rivero ricevas akvon el kelkaj rojoj kiuj venas el altaj montoj kiuj limigas la valon. La altitudo de la municipo gamas inter 1200 m kaj 830 m. La vilaĝo mem estas je 880 m super marnivelo.

Ĝi apartenis al la grafoj de Nieva Ĝis la malapero de la senjorlandoj komence de la 19-a jarcento.

Dum la Moderna Epoko, Ortigosa prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Post la malapero de la senjorlandoj, en 1811, ĝi iĝis parto de la provinco Sorio, ĝis la kreado de la provinco Logronjo la 30an de novembro 1833.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 326 loĝantoj ĝis nunaj 64.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kvar ermitejoj, la proksima diglago, la rivero Iragua kun mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]