Saltu al enhavo

Rusiaj germanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusiaj germanoj
etno
germana diasporo
Rusianoj
Suma populacio
394 138
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
rusa lingvogermana lingvoplaŭtdiĉa lingvoŝvaba dialekto
Religio
protestantismokatolikismoortodoksismoluteranismo
vdr

Rusiaj germanoj - inter 1917 kaj 1990 ankaŭ nomitaj sovetuniaj germanoj - estas etna grupo de germanoj, kiuj dum kelkaj generacioj vivis (kaj plu vivas) en la teritorio de la Rusia Imperio, Sovetunio kaj moderna Rusio. La termino estas ankaŭ uzata por la etnaj germanoj, kiuj migris lastatempe el eks-Sovetunio al Germanio.

Germana loĝantaro aperis en la Rusia Imperio kaj ekde 1917 en Sovetunio per kelkaj manieroj. En la 18-a jarcento estis vaste praktikata invitado al Rusio de eksterlandaj sciencistoj, militistoj, diplomatoj, artistoj kaj aliaj fakuloj, inter kiuj estis pluraj germanoj (kio ne estas mirinda, ĉar komence de Petro la 3-a la reganta dinastio en Rusio estis germandevena). Idoj de tiuj transloĝiĝintoj ofte restadis en Rusio, sed plej ofte ne konservis la germanan lingvon kaj la germanan memkonscion. En la sama 18-a jarcento laŭ invito de la Katerino la Granda okazis granda transloĝiĝo de germanaj kamparanoj (t. n. koloniistoj) al la liberaj terenoj de suda Ĉevolgio kaj suda Ukrainio. Multaj el tiuj familioj restis en siaj regionoj dum pli ol jarcento kaj duono, konservante sian lingvon, religion (plej ofte luteranismon) kaj nacian kulturon. Alia fonto de germana migrado estis la ĉebaltmaraj teritorioj, aligitaj al la Rusia Imperio: Livlando kaj Kurlando (aŭ Kuronio), la germanaj baltoj. Krome, en la 1920-aj al la germana diasporo en Sovetunio aliĝis kelkaj germanaj komunistoj, kiuj ŝatis enmigri en la unua socialisman landon de la mondo.

Laŭ la datumoj de 1913, en Rusia Imperio estis 2 400 000 germanoj.

La ĉefan parton de la nuna germana loĝantaro en Rusio kaj KSŜ-landoj konsistigas praidoj de la germanaj kamparanoj-koloniistoj. La ĉefaj loĝlokoj de la koloniistoj estis la meza kaj la suda Ĉevolgio, la regionoj norde de la Nigra maro, Kaŭkazio, nord-okcidento de Ukrainio kaj, ekde la 19-a jarcento, ankaŭ Siberio. Pro sia disigiteco, inter la rusiaj germanoj aperis distingeblaj apartaj grupoj: ĉevolgiaj germanoj, ukrainiaj germanoj, kaŭkaziaj germanoj (ŝvaboj laŭ sia devenloko en Germanio el Ŝvabio apud Virtembergo), menonitoj (aparta religia grupo) kaj aliaj. La rusiaj germanoj sufiĉe longe konservadis siajn kulturajn apartaĵojn ĝis la plej moderna loko, kiam tia kultura tradicio pli kaj pli malaperas. Plejparto de la germanoj ekloĝis en la urboj, ilia ĉefa lingvo estas la lingvo de la medio: la rusa.

Nuna demografio

[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1989 rusiaj germanoj amase elmigris al Germanio.

En 2002 laŭ tutlanda censo, en Rusio loĝis pli ol 597 000 germanoj. Inter ili 340 000 en urboj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]