El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Unio de Eŭropaj Federalistoj (UEF) estas supernacia organizaĵo kun sidejo en Hago kaj ĝenerala sekretariejo en Bruselo, fondita en 1946 fare de Altiero Spinelli kaj aliaj[1]. La ĉefa celo estas la subteno de la eŭropa federalismo. Krome ĝi alstrebas la demokratiigon de la Eŭropa Unio kaj la kreon de eŭropa federacia ŝtato. Entute la organizaĵo havas 20 naciajn sekciojn, kiuj kune formas la plej grandan poreŭropan membroorganizaĵon. La plej grandaj sekcioj de la UEF estas la germana sekcio (Europa Union), la itala sekcio "Movimento Federalista Europeo" kaj la aŭstria sekcio. La UEF estas unu el 30 membro-organizaĵoj de la reto Eŭropa Federalista Movado. La junulara sekcio nomiĝas Junaj Eŭropaj Federalistoj.
Altiero Spinelli
- ↑ (de) Frank Niess, Die europäische Idee. eld. Suhrkamp 2001, ISBN 3-518-12160-X, p. 76, 77..
Transnaciaj politikaj partioj kaj movadoj en la Eŭropa Unio |
---|
Politikaj partioj agnoskitaj de EU |
| |
---|
Politikaj partioj ne agnoskitaj de EU |
|
---|
Politikaj partioj antaŭe reprezentitaj en la Eŭropa Parlamento |
|
---|
Aliaj transnaciaj politikaj movadoj |
|
---|
|