George F. Kennan (naskiĝis la 16-an de februaro 1904 - mortis la 17-an de marto 2005) estis influa usona historiisto kaj diplomato.
|
| « Al miaj sampatrujanoj, kiuj ofte demandis min, kie estus pli bone apliki fortojn por kontraŭstari al la sovetia minaco, mi estis devigita respondi: atentu niajn usonajn mankojn, aferojn kiujn ni mem plej multe hontas kaj kiuj tre zorgigas nin mem; la rasan problemon, vivkondiĉojn en niaj urbegoj, problemojn de edukado kaj vivmedio de nia junularo, kreskantan abismon inter specialaj scioj kaj amasa kompreno. » | — George F. Kennan, Russia, the Atom and the West [1957] |
|
|
| |
|
| « [Povas esti ke en iu momento sovetiaj gvidantoj konkurante] …sin turnas al politike nematuraj kaj malspertaj amasoj por ekhavi ilian subtenon. Se la lasta estas vera, do la komunista partio devos atendi neprognozeblajn sekvojn: ja ordinaraj partianoj lernis labori nur en kondiĉoj de fera disciplino kaj subiĝo, kaj estas tute senpovaj je arto de atingado de kompromisoj kaj interkonsento… Se do okazos io rompinta unuecon kaj efikecon de la partio kiel politika ilo, do Sovetia Rusio povos tuj transformiĝi el unu el la plej povaj al unu el plej malfortaj kaj kompatindaj landoj de la mondo. Komento de Henry Kissinger: Neniu el la dokumentoj antaŭvidis tiom ĝuste tion, kio efektive okazos post enposteniĝo de Miĥail Gorbaĉov. » | — George F. Kennan, La fontoj de sovetia konduto [Julio 1947] |
|