Korpo estas ĉe homoj kaj bestoj, aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron.
Marshall McLuhan[redakti]
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Kaj teknologia larĝigo de niaj korpoj, destinita por mildigi fizikan streĉiĝon, povas kaŭzi streĉiĝon psikan, kaj tio povas esti por ni oble pli malbone. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri televido ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de teknologio krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj korpoj kaj sensoj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Loĝejo kiel ŝirmejo estas larĝigo de niaj mekanismoj de kontrolo de la korpotemperaturo, do ni kolektiva haŭto aŭ vesto. Plua larĝigo de la fizikaj organoj al ekstera mondo, kontentiganta bezonojn de grandaj grupoj, estas la urboj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
Zamenhofa proverbaro[redakti]
Aliaj aŭtoroj[redakti]
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|