Iraka milito estas milita konflikto kiu komenciĝis dum la jaro 2003 en la teritorio de Irako.
Zbigniew Brzeziński[redakti]
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri aserto de Dick Cheney ke Saddam Hussein posedas amasdetruajn armilojn] La vic-prezidanto fakte diras jenon: ni ne scias ĉu li havas la armilojn, al kiu tipo ĝi apartenas, ni ne scias kie ĝi estas kaj ni neniam trovos ĝin — sed ni planas invadi tien kaj neniigi ĝin. Tio estas ne tre logike. » | — Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al This Week with Sam Donaldson and Cokie Roberts, ABS News [la 1-an de septembro 2002] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milita ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. » | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Humoro en la Blanka Domo estis triumfa. La entuziasmiĝinta prezidanto George W. Bush demandis guberniestron de la okupita Irako: “Ĉu vi deziras fari la samon en Irano?” » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …komuna opinio pri neceso de la militago fakte formiĝis jam komence de 2002. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « En 2006 iĝis klare ke prezo, jam pagita en la milito oble superas ĝian solan pozitivan rezulton — elpostenigon de Saddam Hussein, kiu jam sen tio transformiĝis je senpova figuro. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Plej gravas ke tiu milito senkreditigis la tutmondan gvidantecon de Usono. La lando evidentiĝis ne kapabla unuigi la mondon por difinita tasko, nek atingi definitivan venkon per armiloj. Ĝia agoj dividis ĝiajn aliancanojn, unuigis la malamikojn kaj malfavorantojn. La islama mondo estis ekscitita kaj furiozigita. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Dum nombro de mortigitaj usonanoj proksimiĝis al 3000 kaj nombro de kripligitaj kaj vunditaj superis 20 mil kaj tiuj ĉi perdoj estas skrupule registrataj, nombro de mortigitaj irakanoj intence ne estas kalkulata. Estas klare ke temas pri pluraj miloj da homoj, sen paroli pri vunditoj, kaj parencoj de la pereintoj kulpigas pri siaj suferoj Usonon. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Militaj problemoj de administracio realiganta militon, kiu ne havas historian pespektivon, eĉ pli komplikiĝas pro tio ke psikologie kaj eĉ simple laŭaspekte usona konduto estas identigata kun tiu israela. Scenoj sur ekranoj de televidiloj, en kiuj armitaj de la kapo ĝis piedoj kaj protektitaj de kirasveŝtoj usonaj soldatoj elbatas pordojn en irakaj domoj, invadas timigitajn familiojn kaj forkondukas virojn en mankatenoj kaj kun ŝirmitaj okuloj, tro similas al la agoj de israelaj trupoj en la okupita Palestino. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Iraka milito en ĉiuj siaj aspektoj transformiĝis je plago — kaj en tio kiel estis farita la decido pri ĝia komenco, kaj en tio kiun eksteran subtenon ĝi ricevis kaj kiel ĝi okazis. Ĝi jam atestis la prezidentan oficon de George W. Bush kiel historian malsukceson. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri Condoleezza Rice] Dirinte pli frue ke responde al malsufiĉa internacia subteno de sia riska entrepreno en Irako Usono devos “puni Francion, ignori Germanion kaj pardoni Rusion”, la plej proksima konsilisto de prezidanto pri ekstera politiko per tio esprimis malestimon al sistemeco de la ekstera politiko kaj al sistemo de kolektiva decidofarado de la aliancanoj. Tiu ĉi vidpunkto estis dominanta dum la unua prezidenta oficperiodo de George W. Bush. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [dum la regado de George W. Bush] La ĉefa tasko de usona diplomatio iĝis garantiado de internacia milita subteno de kampanjo en Irako, inkluzive la plej forajn landojn, preskaŭ je simbola nivelo, eĉ se nur forme de unu plotono. Kreado de “propravola koalicio” — plejparte fantazia — postulis energion, respektivan mekanismon kaj financajn stimulojn. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Mi tamen asertus ke solvadon de nia problemo, ligita al nia ĉeesto en Irako — kiu evidentiĝis tro multekosta por ni kaj fakte detrua por Irako — necesas komenci de agnosko ke unu el kialoj de tiu ĉi problemo estas la fakto de nia ĉeesto. Oni ne sukcesos unuigi Irakon se ni konservos en la lando nian ĉeeston kun espero ke nia okupado faros Irakon pli stabila kaj kapabla al memregado… la prezidanto devas fari sia celo finon de la usona ĉeesto… necesas tempo por kreado de politika kunteksto de la foriro de la trupoj. 16 monatoj, laŭ mia opinio, estas sufiĉa tempo. » | — Zbigniew Brzeziński, Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ses semajnojn post la invado de la usonaj trupoj en Irako, George W. Bush deklaris finon de la grandskala operaco kaj la faktan venkon, starante sub slogano kun la vortoj “La misio estas plenumita”. Sed post kelkaj semajnoj evidentiĝis ke la tasko, servinta kiel preteksto por la invado, difininta humoron de ĉiuj antaŭmilitaj debatoj, tamen ne estis plenumita. La usonaj trupoj trovis en Irako neniujn amasdetruajn armilojn de iu ajn tipo. » | — James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013] |
|
Brent Scowcroft[redakti]
Aliaj aŭtoroj[redakti]
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikoj — amicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako. » | — Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155. |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Lastaj grandaj teroraj atakoj en Eŭropo okazis en Hispanio en 2004 kaj en Londono en 2005. Neniu Islama Ŝtato tiam ekzistis, mankis kontraŭ kiu militi, la terorajn atakojn organizis ĉelo de Al-Kaido en Jemeno. Kontraŭ Jemeno neniu militis, sed teroraj atakoj ne okazis 10 jarojn. La 11-a de septembro ankaŭ estas kulpo de ne Islama Ŝtato, kontraŭe — la Islama Ŝtato elkreskis el milito kontraŭ Irako (kiu havis nenian rilaton al la eventoj de la 11-a de septembro). » | | « Последние крупные теракты в Европе были в Испании в 2004 году и в Лондоне в 2005-м. Никакого ИГИЛ тогда не было, войну было вести не с кем, организовала теракты ячейка «Аль-Каиды» в Йемене. С Йеменом никто не воевал, но терактов не было 10 лет. 11 сентября — тоже не на совести ИГИЛ, напротив — ИГИЛ вырос из войны с Ираком (который к событиям 11 сентября был непричастен). » | — Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015] |
|