Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Alagoaso

Alagoaso

Alagoaso
Alagoaso
(BR-AL)
Flago
Lando Brazilo
Situo de Alagoaso en Brazilo.
Ĉefurbo Masejoo
Areo 27 848 km²
Loĝantaro 3 365 000 (2021)
Horzono UTC-3
Kreu kategorion "Alagoaso"
Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :

Alagoaso (portugale: Alagoas) estas ŝtato (subnacia regiono) de nordorienta Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas Masejoo (portugale: Maceió; esperante ankaŭ Macejoo).

Subregionoj

[redakti]

Urboj

[redakti]

Kompreni

[redakti]

La nomo celas la lagunojn apud la oceana marbordo.

Alagoaso situas en la nordorienta parto de Brazilo kaj entenas pecon de la brazila bordo de Atlantiko, proksime de la Ekvatoro (iom pli sude).

Tereno

[redakti]

La tereno estas pleje ebena kun malgravaj altaĵoj. Apud la okcidenta kaj la norda limoj estas la plej altaj montetoj, kiuj malofte superas 700 m (super 800 m nur Serra de Santa Cruz, 844 m, kaj Pedra Talhada, 875 m).

La plej grava rivero fluas laŭ la limo kun Serĝipo: la Rivero Sankta Francisko (Rio São Francisco), longa pli ol 2800 km. La ceteraj riveroj estas mallongaj; inter ili, menciindas Mundaú (141 km), la rivero de Masejoo, la ĉefurbo.

Apud la marbordo estas pluraj lagunoj kaj marŝoj. La plej vasta laguno estas la laguno Manguaba (42 km²), ĉe kiu kuŝas la urbo Marechal Deodoro, fondita en 1591. Apud la laguno Mundaú (23 km²) kuŝas la nuna ĉefurbo, Masejoo.

Historio

[redakti]

Antikve Alagoaso esti loĝata de tupioj.

La unua alveno de eŭropanoj datiĝas verŝajne je la jaro 1501, kiam Amerigo Vespucci donis al la Rivero Sankta Francisko la nomon kiun ĝi retenas ĝis hodiaŭ, ĉar li malkovris ĝin precize en la tago de Sankta Francisko (4-a de oktobro). Apud la buŝo de tiu rivero en 1545 la Portugalanoj fondis la urbon Penedo.

En 1591 estis fondita Vila Madalena do Sumaúma por protekti la komercado de la ligno de brazil-arbo (portugale pau-brasil), urbo nuntempe nomata Marechal Deodoro. Mallonge, de 1817 al 1839, ĝi estis la ĉefurbo de Alagoaso; poste, Masejoo iĝis ĝia ĉefurbo, kaj tia ĝi estas ankaŭ hodiaŭ.

Klimato

[redakti]

La klimato estas varma sed ne varmega kaj sen granda variado dum la diversa sezonoj kaj inter tago kaj nokto.

En Masejoo tage la temperaturo malofte superas 30-32°C kaj nokte malofte malaltiĝas sub 19-21°C; ordinare, ĝi estas 2-3°C malpli varma vintre ol somere kaj ĝis 10°C malpli varma nokte ol tage. Kiel en la tuta suda duonglobo, vintro estas de junio al septembro kaj somero de decembro al marto.

Pluvoj estas abundaj apud la marbordo, sed pli okcidente estas ankaŭ areoj kie ili malabundas (seka altebenaĵo). Estas pluva sezono (de aprilo al aŭgusto) kaj seka sezono (de oktobro al februaro), dum kiu pluvoj malpliiĝas sed ne tute ĉesas. En Masejoo ordinare estas 18-23 pluvaj tagoj ĉiumonate dum la pluva sezono, nur 5-8 (ne 0!) dum la seka sezono.

Eniri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Fari

[redakti]

Komuniki

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Viziti plu

[redakti]
Ĝermo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.