Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tigulio
Nekutima bildo de Sestri Levante vintre, kun palmoj ĉe la marbordo kaj, en la fono, la neĝkovritaj montoj.
Sestri Levante
Mapo de Tigulio

Tigulio, (itale "Tigullio"), estas la nomo per kiu estas konata la orienta parto de la metropola urbo Ĝenovo, en Ligurio; Ĝia nomo devenas de la antaŭromia liguria tribo "tigulia", kiu loĝis en la areo.

Ĝia teritorio inkludas la marbordajn komunumojn de Portofino, Santa Margherita Ligure, Rapallo, Zoagli, Chiavari, Lavagna, Sestri Levante kaj Moneglia kaj la komunumojn de la valoj Fontanabuona, Sturla, Graveglia kaj Petronio.

Laŭ loĝantaro la ĉefaj urboj estas Rapallo (29.796 loĝantoj), kaj Chiavari (27.494 loĝantoj)

Nuntempe Tigullio estas celloko por feria turismo, kiu estas la ĉefa ekonomia agado de la teritorio.

Tamen la tradicia kultivado de olivarboj iomete rekuperis sian rolon, post ĝia antaŭa forlaso; la komunumoj: Sestri Levante, Moneglia, Lavagna, Ne kaj Leivi estas anoj de la Itala asocio de olivoleo-komunumoj.

Eĉ vinkultivado havis partan reviviĝon kun la rekono de la vinoj "Golfo del Tigullio" kiel vinoj "DOC".

La montoj apud Lavagna kaj de la Valo Fontanabuona estas famaj pro siaj ardezaj ŝtonminejoj, kun la unua prilaborado kaj ŝarĝopunkto de ardezo kiu iam okazis en Lavagna. Ankaŭ tiu ĉi produkto nuntempe havas limigitan uzon, sed restas elemento de la kulturo de la teritorio.

Bild-galerio

[redakti]


Geografio

[redakti]

La Golfo de Tigullio, estas malgranda golfo ĉe la orienta riviero de la Ĝenova Golfo, en la Ligura Maro. Ĝi etendiĝas de Portofino ĝis Punta Manara. La Golfo inkludas la maran parkon de Portofino.

Historio

[redakti]

La liguroj vivis ĉi tie jam antaŭ 2800 jarojn; ili frue komencis utiligi platojn de la loka ardeza ŝtono por tegoli iliajn simplajn ŝirmejojn, kaj pro tio ili iĝis konataj kiel Tegolataj, (Tegulata, kiu poste iĝis Tegulia, kaj fine Tigullia); tio okazis unue ĉe la nuna Sestri Levante, (Segesta Tigulliorum, en la latina); je la fino la nomo Tigullio etendiĝis al la nuna teritorio inter Portofino ĝis Punta Manara, kaj ĝia landinterno.

Dum la periodo de la Respubliko de Ĝenovo, Tigulio estis la "ĉefsidejo" de unu el la plej gravaj familioj de la ĝenova nobelaro, la Fieschi de Lavagna. Dum la napoleona epoko, Chiavari iĝis la ĉefurbo de la Departemento de la Apeninoj kaj poste, kun la Reĝolando de Sardio, ĉefurbo de la samnoma provinco inter 1817 kaj 1859.

Esperanto en Tigulio

[redakti]

En Tigulio estas aktiva kultura asocio aliĝinta al la Itala Esperantista Federacio, la Grupo Esperanto-Tigulio (GET). .

La grupo kunigas esperantistojn el pluraj urbetoj de la teritorio nomata Tigullio (elp. Tiguljo), kun la celo disvastigi en la teritorio la konon kaj la utiligon de la lingvo Esperanto.

La sidejo de la grupo estas en Chiavari.

Vidindaĵoj

[redakti]
La Katedralo de Chiavari
Vilao Durazzo-Centurione en Santa Margherita
Panoramo de la tigulia marbordo inter la urboj Lavagna kaj Chiavari. En la fono la Monto de Portofino

.

La teritorio konsistigas la diocezon de Chiavari, establita en 1892 fare de la papo Leono la 13-a, kunigante la diversajn paroĥkomunumojn de Tigulio antaŭe apartenintaj ĉefe al la arkidiocezo de Ĝenovo, kaj al la diocezo de La Spezia (Sestri Levante kaj valo Petronio).

Estas dek sanktejoj dediĉitaj al la Di-patrino en Tigulio, en la urboj Santa Margherita Ligure, Rapallo, Chiavari kaj Lavagna, ĉiuj kreitaj de popola sindonemo kaj kredemo en "miraklaj" aperoj de la Di-patrino.


Naturaj parkoj

[redakti]

Regiona Natura Parko de Portofino, kaj Mara natura areo de Portofino


Eksteraj ligiloj

[redakti]