Pilibhit
Pilibhit, hindie पीलीभीत, antaŭe konata kiel Hafizabad estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Barejli, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Pilibhit ankaŭ estis konata kiel "la tero de flutoj" pro amasa kreado de la flutoj.
Pilibhit | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 262001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 38′ N, 79° 46′ O (mapo)28.63333333333379.766666666667Koordinatoj: 28° 38′ N, 79° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 172 m [+] | ||
Areo | 47 km² (4 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pilibhit [+] | |||
Etimologio
redaktiPilibhit derivis sian nomon de la proksima malgranda vilaĝo "Malnova Pilibhit", kies ekzisto okazis en la 15-a jarcento. Iam la homoj kutimis voki la lokon kiel pili (flava) kaj bhit (muro aŭ tumulo).
Demografio
redaktiEn 2023 loĝantoj de Pilibhit laŭtakse havis 175 000. La legopovo estis 63,5% sub la nivelo de la landaveraĝo.
Geografio
redaktiPilibhit situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 172 m. super la marnivelo. Limo de Nepalo troviĝas 35, kantona sidejo Barejli 49, Rudrapur (Utarakando) 56, Haldvani 71, Ŝahĝahanpur 82, Ŝahĝahanpur 86, Ĉandausi 103, Moradabad 105, Lakhimpur 121, Sambal 122, Amroha 134, Sitapur 146, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 227, Agra 238, Kanpur 240, tutlanda ĉefurbo Delhio 253, Kolkata 1090, Mumbajo 1287 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn 1772 Pilibhit iĝis parto Maratha Imperio, sed jam en 1801 ĝi falis sub brita rego, kiu finiĝis en 1947. Dum la brita periodo en 1909 21 liberecbatalantoj estis pendigitaj. Dum la sendependa periodo okazis tumultoj, inter hinduoj kaj islamanoj, ekzemple en 1992 37 homoj mortis. En 2010 tigro mortigis kaj parte manĝis ok homojn.
Ekonomio
redaktiPilibhit estas plejparte agrikultura kun dominado de sukerkanoj, enurbe sukerfabriko funkcias. La plej grava hejma okupiĝo estas manfarado de flutoj el bambuoj. Menciindas ankaŭ la turismo.
Lingvoj
redaktiEn Pilibhit oni parolas plej ofte hindie kaj urdue.
Religio
redaktiEn Pilibhit la plej ofta religio estas la hinduismo kaj kaj islamo.
Trafiko
redaktiAl Pilibhit kuras 3 fervojaj linioj el Ŝahĝahanpur, Barejli kaj proksimeco de Nepalo. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego.
Klimato
redaktiEn Pilibhit la temperaturo varias inter 20-29 °C. En la plena jaro pluvas resume averaĝe 754 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte pro la musono inter junio-septembro. Lastfoje neĝis en 1949.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- nacia parko proksime kun tigroj
- horloĝa turo
- monumento
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Templo pri Kriŝno
-
La horloĝa turo
-
Preĝejo