Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj.
Zbigniew Brzeziński[redakti]
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri Lutero] …li mem — kiel personeco — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa patro, spertinta dum infanaĝo nek amon, nek senton de certeco, li tutan vivon montris duoblan rilaton al la potenco: li mamamis ĝin, ribelis kontraŭ ĝi, sed samtempe admiris ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; junaĝe tio estis la patro kaj monaĥejaj instruistoj, poste — papo kaj laikaj princoj. Li estis plena je sento de soleco, senhelpeco, kolero kaj samtempe sopiris ordoni. Li estis turmentata je duboj kiel povas esti turmentata nur homo, bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu turmento. Li malamis la aliajn, speciale “plebaron”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Por la aŭtoritata karaktero ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian amon kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj homoj aŭ organizaĵoj aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas deziron ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la ideo mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La aŭtoritata persono genuiĝas antaŭ la pasinteco: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas frenezo aŭ krimo. Miraklo de kreado — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Komuna trajto de la tuta aŭtoritata pensado konsistas en konvinko, ke la vivo estas difinata de la fortoj, troviĝantaj ekster la homo, ekster liaj interesoj kaj deziroj. La sola ebla feliĉo konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La aŭtoritata persono akiras forton por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia homo kiel senerara signo de kulpo kaj neplenvaloreco; se la potenco, je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj amo kaj estimo transformiĝas je malestimo kaj malamo. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genro aŭ raso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
Wilhelm Reich[redakti]
|
![Citaĵo](http://178.128.105.246/cars-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « En persono de la patro aŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer. » | — Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933] |
|
Brent Scowcroft[redakti]