Kisdobsza
Kisdobsza [kiŝdobsa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. En la loknomo kis signifas hungare: malgranda kaj tio faras diferencon de la simila kaj najbara komunumo Nagydobsza.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 10 6 km²
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 7985
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°01′52″N 17°39'15″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Kisdobsza situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. La stacidomo troviĝas 2, Szigetvár 12, Barcs 19, Pécs 46, Kaposvár 52, Budapeŝto 231 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1277 laŭ tiama hungara ortografio "Dubza". Post invado de la tataroj du apartaj vilaĝoj fondiĝis: Granda kaj Malgranda Dobsza. Dum regado de la turkoj ekde 1566 la vilaĝo ne senhomiĝis, sed dume kroatoj alvenis. En 1979 ambaŭ Dobsza unuiĝis, sed ili disiĝis en 1992.
En Kisdobsza migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1860
- 2 malnovaj kamparanaj loĝdomoj starantaj sur lignaj piedoj
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
- skulptaĵo pri Sándor Petőfi