Saltu al enhavo

Ŝora lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝora lingvo
lingvo • moderna lingvo
Yenisei Turkic
Parolantoj 2 839
Skribo cirila alfabeto, Shor alphabet
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 cjs
  Glottolog shor1247
Angla nomo Shor
Franca nomo chor
vdr

Ŝora lingvo estas lingvo de ŝoroj, kiu, kune kun ĥakasa lingvo apartenas al ĥakasa subgrupo de nord-orienta grupo de Tjurka lingvaro. Ŝor-parolantoj loĝas plejparte en Kemerova provinco, apud nordaj partoj de Altajo, laŭ Tom rivero kaj apud bordoj kun Ĥakasio kaj Respubliko Altaj.

Ekzistas du dialektoj: la mrasaz-dialekto, kiu iĝis bazo de literatura ŝora lingvo en 1920 - 1930-aj jaroj, kaj la kondomaj-dialekto.

Skribsistemo

[redakti | redakti fonton]

Misiista alfabeto

[redakti | redakti fonton]

Unua alfabeto por ŝora lingvo estis inventita en 19-a jarcento por religiaj kaj misiismaj celoj. Unua aboco por la ŝora estas eldonita en 1885[1]. En ĝi uzatis literoj de tiama rusa alfabeto krom (Ё ё, Ф ф, Щ щ kaj Ѣ ѣ), kaj aldonaj literoj Ј ј, Ҥ ҥ, Ӧ ӧ, Ӱ ӱ. En 1927 la alfabeto estas ŝanĝita (antaŭ tio, la rusa alfabeto mem iom reformiĝis). El tiamaj rusaj literoj uzatis ĉiuj krom Ё ё kaj ъ, kaj aldone Ө ө, Ҥ ҥ, Ӱ ӱ). Tiu alfabeto estis oficia.

Latina skribo

[redakti | redakti fonton]

En 1930 oni enkondukis ŝoran alfabeton surbaze de latina skribo:

A a B в C c D d Ə ə F f G g Ƣ ƣ
I i J j K k Q q M m N n Ꞑ ꞑ O o
Ө ө P p R r S s T t U u V v Ş ş
Z z Ƶ ƶ L l Ь ь Y y Į į

Pri tio ankaŭ vidu la ĝeneralan artikolon Latinliterigo en Sovetunio. Poste la ordo de literoj estis ŝanĝita al la pli simila al aliaj Sovetuniaj lingvoj, litero Ә ә estas anstataŭigita per E e, litero Į į forlasita.

Moderna skribo

[redakti | redakti fonton]

En 1938 aperis oficie agnoskita cirila ŝora alfabeto. Ĝi havis ĉiujn rusajn literojn plus Ӧ ӧ, Ӱ ӱ kaj Нъ нъ. Post plua reformo ĝi ekhavis aspekton, kiu ekzistas ĝis nun:

А а Б б В в Г г Ғ ғ Д д Е е Ё ё
Ж ж З з И и Й й К к Қ қ Л л М м
Н н Ң ң О о Ӧ ӧ П п Р р С с Т т
У у Ӱ ӱ Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ
Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Шорскій Букварь. Шор кіжілері балаларын мічіке ӱгретче. Для инородцевъ восточной половины Кузнецкаго округа. Казань, 1885.