Saltu al enhavo

Congostrina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Congostrina
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19243
Demografio
Loĝantaro 13  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 59′ U (mapo)41.038333333333-2.9844444444444Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 018 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Congostrina (Kastilio-Manĉo)
Congostrina (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Congostrina
Congostrina (Hispanio)
Congostrina (Hispanio)
DEC
Situo de Congostrina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Congostrina [+]
vdr

Congostrina estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 13 loĝantoj sur areo de 26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,5 loĝantoj/km².

Congostrina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1018 m super marnivelo; je 61 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°02′18″N 2°59′04″Ok. Najbaras la municipoj Hiendelaencina, Pinilla de Jadraque, La Toba kaj San Andrés del Congosto.

La preĝejo, konata kiel de la Asunción (Ĉieliro), estis konstruita en la 16-a jarcento sur la ruinoj de antaŭa preĝejo.

Dum la Hispana Enlanda Milito, en la municipo estis konsignitaj maŭraj trupoj de la frankisma armeo.

La vilaĝo estas menciita en la unua paragrafo de la libro El Jarama, de Rafael Sánchez Ferlosio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro falis de 428 komence de la 20-a jarcento al 50 en 1981 kaj plu al 13 en 2023, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado aparte post la Hispana Enlanda Milito, malsato ktp. Okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Congostrina kie oni falis al la nombro de 13 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]