Saltu al enhavo

La Huerce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Huerce
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19238
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 3° 10′ U (mapo)41.153611111111-3.1688888888889Koordinatoj: 41° 9′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 277 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
La Huerce (Kastilio-Manĉo)
La Huerce (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de La Huerce
La Huerce (Hispanio)
La Huerce (Hispanio)
DEC
Situo de La Huerce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Huerce [+]
vdr

La Huerce estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 56 loĝantoj sur areo de 41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas huercenses.

La Huerce troviĝas en la zona de influo de la nigra arkitekturo en la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, ĉe Mojón Cimero kaj kun rigardo al la orienta flanko de la montopinto Ocejón. Ĉirkaŭas la vilaĝon sennombraj rojoj, anzinaroj, roburaroj, pinaroj kaj stepo.

La Huerce situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1277 m super marnivelo; je 72 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 41,04 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°09′13″N 3°10′08″Ok. Najbaras la municipoj El Ordial, Arroyo de las Fraguas, Tamajón, Valverde de los Arroyos, Galve de Sorbe kaj Condemios de Arriba. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Galve de Sorbe Norde: Galve de Sorbe Nordoriente: Condemios de Arriba
Okcidente: Valverde de los Arroyos Oriente: El Ordial
Sudokcidente: Tamajón Sude: El Ordial Sudoriente: Arroyo de las Fraguas

La Huerce havis pli ol 600 loĝantojn en la dua duono de la 19-a jarcento. Poste venis dekadenco kaj malaltiĝo de la loĝantaro. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 458 loĝantoj en 1950 al 43, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Huerce, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Huerce kie oni falis al la nunaj 43.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]