Valdeavellano
Valdeavellano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19142 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Campos Calvo (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3,03 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 2° 58′ U (mapo)40.666111111111-2.9680555555556Koordinatoj: 40° 40′ N, 2° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 964 m [+] | ||
Areo | 35,00 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeavellano [+] | |||
Valdeavellano [baldeabeĜAno] (Valo de Avelarbo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas valdeavellanero [baldeabeĝanero]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 106 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,03 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Valdeavellano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la norda parto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas preskaŭ en la centro, je altitudo de 964 m super marnivelo; je 31 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35,00 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°39′58″N 2°58′05″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 106, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdeavellano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdeavellano kie oni falis al la nunaj 106.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kun romanika pordenirejo kaj la ĉefa placo kun urbodomo kaj pilorio: la pilorio aperas en la blazono.