Saltu al enhavo

Šedivec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šedivec
municipo
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šedivec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Letohrad
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Situo Šedivec
 - alteco 470 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 47″ N 16° 32′ 03″ O / 50.04639 °N, 16.53417 °O / 50.04639; 16.53417 (mapo)
Katastro 3,88 km² (388 ha) Šedivec
Loĝantaro 205 (2024)
Denseco 52,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1539
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581038
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šedivec
Retpaĝo: www.obecsedivec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Šedivec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, ĉe ŝoseo n-ro 360, 4 km nordoriente de urbo Letohrad. Vivas ĉi tie 205 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Letohrad, Nekoř kaj Lukavice.

La unua skriba mencio pri Šedivec estas el la jaro 1539. Ĝiaj loĝantoj estis plejparte terkulturistoj. Nuntempe la loĝantoj estas okupitaj en proksimaj urboj, plej multaj en Letohrad.

Kontraŭe al la lernejo situas monteto nomata Hradisko. Laŭ legendo iam ĉi tie staris klostro. Monaĥoj estis vestitaj en grizaj sutanoj kaj de tio estas nomo de la vilaĝo (griza estas ĉeĥe "šedivý"). Laŭ la legendo estas ĉi tie ankoraŭ nun enfositaj klostra mono, roboj, sonorilo, diversaj iloj kaj kaliko. Sed ĝis nun neniu ion trovis.

Lernejo estis en Šedivec konstruita en la jaro 1909. Bedaŭrinde ĝi estis en la jaro 1974 fermita pro malgranda nombro da lernantoj. Ĝi estis rekonstruita je antaŭlerneja ĝardeno.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869293
1880319
1890326
1900322
1910296
1921268
JaroLoĝantoj
1930241
1950204
1961211
1970203
1980181
1991205
JaroLoĝantoj
2001210
2011206
2014197
2016213
2017207
2018207
JaroLoĝantoj
2019202
2020205
2021195
2022204
2023208
2024205

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Pseŭdorenesanca preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria estas el la jaro 1898, ununava, oblonga. Altaraj bildoj de Virgulino Maria kaj de Sankta familio kaj ankaŭ bildoj de Virgulino Maria Lurda kaj de Oferfaro de Kristo en Templo estas de Jan Umlauf el la jaroj 1898 kaj 1899. Ĉefaltaro estas laboro de F. Voleský el Česká Třebová

La preĝejo kaj ankaŭ la tombejo kun kadavrejo estis konstruitaj per mono kolektita de la loĝantoj. Bazo de la kolekto estis heredaĵo post Martin Motyčka. Homoj kontribuadis per mono, aĉeto de ekipaĵoj, sed ankaŭ per propra laboro kaj per transporto de konstrumaterialoj.

En la jaro 1905 estis havigitaj du sonoriloj. Bedaŭrinde ili estis baldaŭ en la unua mondmilito konfiskitaj por militaj celoj.

  • Ŝtona krucifikso antaŭ la preĝejo devenas el la jaro1898,
  • sur disvojo al Žamberk situas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1754.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.