El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipo Kasalice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta regiono inter ebenaĵoj de rivero Elbo kaj rivero Cidlina ĉe la ŝoseo n-ro 323, 8 km nordokcidente de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 221 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kratonohy, Pravy, Křičeň, Bukovka, Rohovládova Bělá, Chýšť kaj Voleč.
Estinta fortikaĵeto kaj vilaĝo origine apartenis al senjoroj de Cimburk. El la vilaĝo devenis Diviš Mrzák el Kasalice, patro de fama husana militanto.
Parto de la komunumo Kasalice estas ankaŭ najbara vilaĝeto Kasaličky. Pri tiu raporto el la jaro 1377 prezentas, ke ĝin aĉetis monaĥejo de Opatovice. La 21-an de decembro 1941 apud Kasaličky estis paraŝutigita militgrupo Silver B de ĉeĥoslovakia eksterlanda armeo en Britio kun tasko atenci kaj forigi nazian regnan protektoron R. Heidrich.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 330 |
---|
1880 | 379 |
---|
1890 | 360 |
---|
1900 | 348 |
---|
1910 | 354 |
---|
1921 | 332 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 304 |
---|
1950 | 248 |
---|
1961 | 246 |
---|
1970 | 208 |
---|
1980 | 211 |
---|
1991 | 189 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 191 |
---|
2014 | 206 |
---|
2016 | 204 |
---|
2017 | 193 |
---|
2018 | 183 |
---|
2019 | 192 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 204 |
---|
2021 | 197 |
---|
2022 | 220 |
---|
2023 | 220 |
---|
2024 | 221 |
---|
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Partoj de municipo Kasalice (2) |
---|
|
|