Saltu al enhavo

Oldřiš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Polička. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Oldřiš (apartigilo).

Oldřiš
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Oldřiš
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Černý potok
Situo Oldřiš
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 52″ N 16° 11′ 18″ O / 49.73111 °N, 16.18833 °O / 49.73111; 16.18833 (mapo)
Katastro 12,68 km² (1 268 ha) Oldřiš u Poličky
Loĝantaro 664 (2024)
Denseco 52,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1110
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 82
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578479
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oldřiš
Retpaĝo: www.oldris.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Oldřiš situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 8 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 664 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubná, Borová, Kamenec u Poličky, Telecí, Široký Důl kaj Sádek.

Oni supozas fondon de la vilaĝo je ordono de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a nelonge post fondo de la reĝa urbo Polička (1265) fare de fondinto Konrád el Levendorf. La nomo de la vilaĝo estas onidire derivita de la nomo de princo Oldřich. Oldřiš estas skribe menciita de historiisto Kosmas jam en la jaro 1110.

Historio kaj nuntempa vivo de la vilaĝo estas ligita kun apuda Borová kun kiu ĝi pasinte kreis unu tutaĵon. De la jaro 1349 tiama Oldřiš komencis dividiĝi je la okcidenta parto, nuna Borová, kaj orienta parto, nuna Oldřiš.

En la jaro 1474 la urbo Polička aĉetis vilaĝon Oldřiš. En la jaro 1547 loĝantoj el Oldřiš ĉeestis rezistan movadon kontraŭ la reĝo Ferdinando. En tempo de perforta rekatoligado en la 18-a jarcento estis rezisto de ĉi tieaj evangelianoj tiel forta, ke ĝi kulminis per ekzekuto de tri loĝantoj. Sinjora grundo en la vilaĝo estis herede dividita al la kampuloj dum regado de Maria Tereza en la jaro 1778. Nur en la jaro 1888 estis en Oldřiš fondita triklasa lernejo kaj en la jaro 1897 estis en la vilaĝo establita haltejo de nova fervoja linio Svitavy - Polička - Skuteč.

Regiono ĉirkaŭ la vilaĝo kaj Oldřiš mem inspiris kelkajn artistojn, ekzemple verkistinon Teréza Nováková aŭ komponiston Bohuslav Martinů

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 160
18801 139
18901 049
19001 027
19101 072
19211 019
JaroLoĝantoj
19301 026
1950790
1961783
1970726
1980703
1991653
JaroLoĝantoj
2001680
2014649
2016665
2017662
2018653
2019655
JaroLoĝantoj
2020655
2021603
2022639
2023653
2024664

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]