Saltu al enhavo

Strašov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strašov
municipo
Strašov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Strašov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Situo Strašov
 - alteco 216 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 15″ N 15° 31′ 22″ O / 50.08750 °N, 15.52278 °O / 50.08750; 15.52278 (mapo)
Katastro 10,13 km² (1 013 ha) Strašov
Loĝantaro 362 (2024)
Denseco 35,74 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 16
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575763
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Strašov
Retpaĝo: www.obecstrasov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Strašov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 8 km norde de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 362 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semín, Přepychy, Újezd u Přelouče, Sopřeč, Kladruby nad Labem kaj Vápno.

La unua mencio en historia dokumento pri la vilaĝo Strašov estas en protokolo pri juĝa kverelo en la jaro 1337. En la jaro 1379 estas eksplicite nomata korto Strášov.

En la vilaĝo estas kelkaj malgrandaj fiŝlagoj kaj sur norda rando pli granda Strašovský fiŝlago, kiu estas restaĵo de estinta fiŝlaga sistemo de Chlumec. Tiu fiŝlago donis ankaŭ al la vilaĝo nomon Strašov (Timiga vilaĝo). Iam ĉi tie kondukis vojo al Prago kaj vojaĝantojn logis erarlumoj en siaj ruzaĵoj. Tion ili nuntempe jam ne faras. Sed ĉiam validas fakto, ke ĉirkaŭ Strašov estas vastaj arbaroj kie kreskas bongustaj fungoj, ke ĉi tie estas vera edeno por fungokolektantojn.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869360
1880438
1890466
1900462
1910454
1921448
JaroLoĝantoj
1930388
1950349
1961338
1970335
1980330
1991304
JaroLoĝantoj
2001290
2011324
2014316
2016325
2017330
2018335
JaroLoĝantoj
2019325
2020325
2021325
2022337
2023343
2024362

Strašovský fiŝlago, estas proponata natura rezervejo pri teritorio 57 ha kun botanikaj raraĵoj: Marĉa ajlo (Allium angulosum), Davala karekso (Carex davalliana), Fora karekso (Carex distans), Borda karekso (Carex riparia), Centaŭrio (Centaurium erythraea), Karnokolora orĥido (Dactylorhiza incarnata), unugluma eleokaro (Eleocharis uniglumis), Norda galio (Galium boreale), Virtgena galio (Galium wirtgenii), (Sesleria uliginosa).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]